Julius Spier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Spier
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1887 (1887-04-25)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 15-an de septembro 1942 (1942-09-15) (55-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo pulma kancero
Ŝtataneco Germana Regno
Familio
Amkunulo Etty Hillesum
Infano Wolfgang Spier
Okupo
Okupo psikologo
vdr

Julius Spier (25-an de aprilo 1887 en Frankfurto ĉe Majno; 15-an de septembro 1942 en Amsterdamo) estis germana psikoanalizisto kaj la fondinto de la psiko-kiromancio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Julius Spier estis la filo de judaj gepatroj. Je 14 jaraĝo li komencis studon ĉe la komercfirmao Beer-Sontheimer kaj suprenlaboris sin ĝis gvidanta pozicio. Post sia 25-jara jubileo ĉe la firmao li rezignis sian profesion kaj dediĉis sin al la estonteco de siaj privataj interesoj, speciale la manlegarto, la psikoterapio kaj la muziko.

Ĉe Carl Gustav Jung en Zuriko li sekvis dujaran lernanalizon. Jung kuraĝigis lin, inkluzivi la manlegarton en lia terapeŭta okupo.[1] Tion faris Spier, post kiam li en 1928 transloĝiĝis al Berlino. Li fondis praktikejon, kiu fariĝis tre sukcesa, kaj gvidis kursojn en manlegado.

En 1938 Spier elmigris al Nederlando. En Amsterdamo li sukcese reprenis la terapeŭtajn kaj instruadajn okupojn kaj kolektis aron da gelernantoj ĉirkaŭ si. Li mortis en 1942 pro pulmokancero, mallonge antaŭ ol la Gestapo volis deporti lin al la Koncentrejo Westerbork (kaj de tie al la Koncentrejo Aŭŝvico).[2]

Ekde 1917 li estis edzo de Hedwig Rocco. Ili havis du infanojn, Ruth, naskiĝinta en 1918 kaj Wolfgang Spier, naskiĝinta en 1920 (la pliposta aktoro). En 1935 ili divorcis. Spier pli poste fianĉiĝis kun unu el siaj lernantinoj, Hertha Levi, kiu poste elmigris al Britio.

Spier konatiĝis jardekojn post sia morto pro la publikigado de la taglibroj de la nederlanda judino Etty Hillesum („La pensanta koro“), kies terapeŭto, spirita instruisto, amiko kaj finfine amato li estis.[3]

La libro de Spiers The Hands of Children, kiun Hertha Levi post lia morto publikigis,[4] hodiaŭ validas kiel klasikaĵo de la psiko-kiromancio.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Julius Spier: The Hands of Children: An Introduction to Psycho-Chirology. ĉe Google Books.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaas A.D. Smelik, Editor: Etty.The Letters and Diaries of Etty Hillesum 1941 - 1943. William B. Eerdmans Publishing Company, Grand Rapids, Michigan / Cambridge U.K. 2002, Introduction. ISBN 0-8028-3959-2
  • Patrick Woodhouse: Etty Hillesum. A Life Transformed. Bloomsbury Academic, London, New Delhi, New York, Sydney 2009, ISBN 978-1-84706-426-4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaas A.D. Smelik, Editor: Etty.The Letters and Diaries of Etty Hillesum 1941 - 1943. William B. Eerdmans Publishing Company, Grand Rapids, Michigan / Cambridge U.K. 2002, Introduction
  2. Patrick Woodhouse: Etty Hillesum. A Life Transformed. Bloomsbury Academic, London, New Delhi, New York, Sydney 2009, S. 99
  3. ebenda, S. 17
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2018-07-14.