Julius Watkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Julius Watkins (* 10-an de oktobro 1921 en Short Hills]/Nov-Ĵerzejo; † 4-an de aprilo 1977 en Detrojto) estis usona kornisto de ĵazo.

Jam kiel naŭjarulo li specialiĝis pri la korno, ludis tamen ankaŭ trumpeton. Li ludis ekde 1943 ĝis 1946 ĉe Ernie Fields kaj vizitis dum tri jaroj la Muziklernejon je Manhatano, por ludi post tio en 1949 en la bandego de Milt Buckner. Poste li estis en la bandoj de Kenny Clarke, Oscar Pettiford kaj Pete Rugolo (1954). En 1955 li muzikis en la naŭopo de Gigi Gryce (Nica's Tempo). En 1956 li estris kune kun Charlie Rouse la bandon Les Jazz Modes, disko aperis je eldonejo Dawn. En 1958 li kunverkis je la produktado de la albumo Porgy and Bess de Miles Davis kaj Gil Evans kaj de la albumo New Bottle, Old Wine de Evans. Poste li ludis ĉe George Shearing, en la bandego de Quincy Jones (1959–1961) kaj ĉe Charles Mingus (1965, Let My Children Hear Music, 1971). Li surdiskigis ankaŭ kun aliaj steluloj de ĵazo, ekz. Thelonious Monk, Sonny Rollins, Milt Jackson, Miles Davis, John Coltrane (Africa/Brass, 1961), Art Farmer kaj Pharoah Sanders (Karma, 1969), sed ankaŭ kun la Jazz Composer’s Orchestra] kaj Gil Evans (The Individualism of Gil Evans, 1964).

Honore al la pioniro de la korno en ĵazo ekde1994 en Novjorko okazas la Julius Watkins Horn Festival.