Julja Lermontova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Julja Lermontova
(1847-1919)
Unua rusa doktorino pri kemio
Unua rusa doktorino pri kemio
Persona informo
Naskiĝo 2-a de januaro1847
en Sankt-Peterburgo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Morto 16-a de decembro 1919
en Moskvo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Göttingen
Universitato de Berlino
Rusa Societo pri Fiziko-kemio</ref> Русское физико-химическое общество.</ref>
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Julja Vzevolodna Lermontova (1847-1919) (ruse: Юлия Всеволодовна Лермонтова), estis rusa kemiistino, sciencistino, unua rusa doktorino pri kemio, kaj tria en Eŭropo kiu ricevis doktorecon. Ŝi studis en la Universitatoj de Hajdelbergo kaj Berlino antaŭ ol ricevi sian doktorecon en la Universitato de Göttingen. Ŝi estis membro de la Rusa Societo pri Fiziko-kemio. Ŝiaj samtempuloj ŝin rigardis kiel unu el la tiamaj plej gravaj kemiistinoj. Dum sia tuta vivo, Lermontova restis sub la ombro de sia amikino, Sofja Kovalevskaja (1850-1891), la matematikistino kiu iĝis la unua profesorino pri matematiko en Eŭropo.

Ŝi defendis doktorecan tezon "Pri via kono rilate al la metilenaj kombinaĵoj", en Berlino, sub la gvido de August von Hofmann (1818-1892) kaj diplomiĝis en Göttingen sub la gvidoj de Friedrich Wöhler (1800-1882), Hans Hübner (1837-1884) kaj Johann Benedict Listing (1808-1882). Ŝi estis kuzino en dua grado de la rusa verkisto kaj poeto Miĥail Lermontov (1814-1841).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Universitato de Hajdelbergo, kie ŝi studis

Ŝi estis filino de la generalo Vzevolod Lermontov kaj ties edzino Elizaveta Andrejjevna Kossikovskj. Julja kreskis laŭ la grekortodoksa tradicio same kiel la romkatolika tradicio. Dum ŝia infanjaroj ŝi loĝis en Moskvo kie ŝia patro aktivis en la Kadeta Korpuso de Moskvo. Kvankam ŝia familio ne povis cedi al ŝia interesoj pri sciencoj, ili ne malhelpis la disvolviĝon de ŝia kono pri ĉi fako. Ŝi legis kaj posedis la tutan profesian literaturon kiun ŝi bezonis, kaj ekplenumis hejme simplajn eksperimentojn. Ŝi komence studis Medicinon, tamen, la vido de skeletoj en la dissekcia ĉambro tiom ŝokis ŝin, ke ŝi decidis enmatrikuliĝi en la Petrovskaja Kolegio pri Agrikulturo, en Moskvo, kiu havis bonegan prikemian programon. Kvankam ŝi estis apogita de granda nombro da profesoraro, ŝi ne trovis postenon kaj decidis vojaĝi eksterlanden. Ŝi havis malfacilaĵojn kaj la plejmulto el la virinoj havis malmultajn financajn rimedojn: monrimedoj kelfoje estis destinitaj al junuloj kaj viroj.

Pere de sia kuzino Anna Jevreinova (1844-1919), la unua virino doktoriĝi pri juro en Rusio, ŝi konatiĝis kun Sofja Korvin-Kruskovskaja (1850-1891), la unua matematikistino en Rusio, kiu engaĝiĝis en konvena edziniĝo al Vladimir Kovalevsky (1848-1935), kiel oportunokazo por studi eksterlanden kiel edziniĝinta virino. Sofja Kovalevskaja do persvadis la gepatrojn de Julja lasi ŝin iri. Aŭtune de 1869, Julia alvenis al Hajdelbergo, kie ŝi restis kun la geparo Kovaleskij. Kiel rezulto je la energio de Kovalevskaja, Julia estis akceptita en la laboratorio de Robert Bunsen (1811-1899), kiu estis konata pro sia malamo al virinoj. En la laboratorio de Bunsen, li esploris la platinajn kombinaĵojn. Ŝia kuzino, Anna Jevreinova, baldaŭ kuniĝis al ili pro tio ke ŝiaj gepatroj forte malaprobis ke ŝi studis eksterlanden. Ŝia patro preferis vidi ŝin morta ol en Universitato. Ĉar konvena edzineco estis al ŝi malebla, ŝi decidis fuĝi tra la bordo, kaŝita sub la nokto-ombro, ĉe la fajrarmiloj de la gardistoj.

En 1871, Lermontova kaj Kovalevskaja interŝanĝis Hajdelbergo je Berlino. Tie, Lermontova laboris en la laboratorio de August von Hofmann (1818-1892) kaj publikigis siajn unuajn eksperimentojn. Komence de 1874, ŝi kompletigis sian disertacion, kiun ŝi bonsukcese defendis en Göttingen.

Reirinte al Rusio, en 1874, Lermontova estis elkore salutita de Dmitri Mendeleev (1834-1907) kaj aliaj kemiistoj. Kelkatempe ŝi laboris en la laboratior de Vladimiro Markovnikofo (1837-1904), en Moskvo, set, pli malfrue ŝi reiris al Sankt-Peterburgo, kie ŝi laboris en la universitata laboratorio de Aleksandro Butlerov (1828-1886) kaj Miĥail Ljvov (1848-1899)[1].

En 1877, la patro de Lermontova mortis kaj la familia negocaro devigis ŝin resti en Moskvo. Butlerov provis persvadi ŝin reiri al Sankt-Peterburgo por instrui en la ĵuse malfermita Altrangaj Kursoj por Virinoj, tamen, ŝi hezitis: ŝi timis ke la Ministro pri Eduko eble ne aprobus ŝian indikon kaj ŝi same menciis aliajn personajn kialojn. Butlerov malkontentiĝis kaj metis la kulpon, ne kialosenan, sur Kovalevskaja, al kiu li akuzis pri ekspluatado de Lermontova, ĉar tiuulino lasadis sian filinon sub la zorgoj de Lermontova, dum ŝi iris vagabondi eksterlanden (laŭ liaj paroloj).

En 1880, ankoraŭ en Moskvo, Lermontova estis invitita partopreni en studo pri petrolo. Ĉi-brulaĵo, kiu estis malkovrita larĝakvante en la regiono de Baku, estis tiam komencanta ekspluatiĝi en Rusio, kaj ekzistis malmulte da nativaj esploroj pri tiu temo. Lermontova kuniĝis al la Rusa Teknika Societo kaj laboris en ties kemi-teknika teamo ĝis 1888[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. European Women in Chemistry, Jan Apotheker, Livia Simon Sarkadi.
  2. The Biographical Dictionary of Women in Science: L-Z, Marilyn Bailey Ogilvie,Joy Dorothy Harvey