Julo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Julo estas Kristnasko de ankaŭ ol la kristanoj kaptis kaj aliformigis la feston (ankaŭ estas la nuntempa nomo al Kristnasko en la nordeŭropaj landoj). Oni ne scias la devenon de la nomo en la nordeŭropaj lingvoj, ĉar estas tro maljuna. Estis ege la plejgranda festo el la jaro, ĝis la landoj kristaniĝis (tiam poste, pasko iĝis al la plejgranda. Tamen nuntempe julo jam revenis kiel la plejgranda.) Festas pri la mezvintro por forpuŝi malĝojecon, kaj pratempe por festi la diojn: Oni drinkas, kantas, dancas, kaj manĝas multe la buĉitojn de la aŭtuno. Preskaŭ tute manĝas oni viandon: kolbasojn, ĝelatenitaj cerbojn, stomakojn kaj aliajn internaĵojn ktp.

Ĝis tre freŝtempe, julo estis pli ol unu tago (ĉirkaŭ 13 tagoj) sed pratempe, laŭ la pratempa monatosistemo, estis plena monato. Nuntempe estas pli kiel nur 2 tagoj: la 24a kaj 25a de decembro. En Finlando, »juletoj« ankoraŭ ekzistas — malgrandaj juloj dum diversaj tagoj dum la monato. Ĝis freŝtempe, julo estis nur kiel festo kaj oni ne donacis.

Pratempe ŝparus oni monon trajare nur por aĉeti spicojn kaj luksomanĝojn (ĉefe cinamon, safranon, kariofilon, sukeron, »cardamomum«, kaj blankan farunon) al la julfesto, kiuj ne manĝiĝas dum la aliaj monatoj. Do ĉi tiaj spicoj ankoraŭ nuntempe preskaŭ nur uziĝas en la julmanĝoj: varmita vino enhavas tiajn spicojn, kolbasoj enhavas kariofilon, panoj kaj kuketoj havas sukeron, cinamon, safranon kaj »cardamomum«. Eĉ oranĝofruktoj pikiĝas kaj ornamentiĝas per kariofiloj. La julmanĝoj estas el la pli malbongustaj (sed pli sanigaj) korperoj, do la spicoj pli bonigas la gustojn.

La tradiciaj ornamentoj estas: manĝo (ornamentitaj panoj, kaj sekitaj kuketoj, kiuj pendiĝas kaj tiamposte manĝiĝas), branĉoj, musko, sekitaj fungoj kaj terpomoj (nuntempe estas elplastoj), kaj fojno. Eĉ nuntempe fonjo bantiĝas, plektiĝas kaj interligiĝas por krei formojn kiel bestoj kaj steloj. La julkoloroj estas verda kaj arĝenta (blanka). Julo ne estis pri donaci, ĉar oni ne havis donacindojn.

Post ol julo iĝis al donokazo, la familio donus novan vestaĵon al unu la alian. Plentempe ĝis ĉirkaŭ la 1940-dekjaro, ĉiuj nordeŭropaj landoj estis malriĉegaj, do oni ne ricevus multajn.

Kun julo loĝas multaj tradicioj kiuj ligas al la pratempa religio. Ekzemple, la »julkapro« estas fikapro de la dioj kiu venas hejmojn kaj donacas, aŭ manĝas kaj trinkas (samtempe, timigas la infanojn por bonigi tra la sekvan jaron. Jes, trinkas, ne drinkas!). Oni ankaŭ donus avenosupon al la koboldoj kiuj loĝas en la ĉevalejo, ĝardeno, domo ktp por certigi ke ili ne malbonfarus kaj malafablus dum la sekva jaro. La kristnaska »donaculo« kiu vojaĝas de hejmo al hejmo kaj manĝas kuketojn kaj lakton elvenas ĉi tradicioj. La kristanoj ne ŝatis ke julo estis pri la prareligio, du ŝanĝis ĉion por resignifi la feston al Kristo ktp. Do la kapro iĝis al dieca homo, inter aliaj aferoj. Simila afero okazis pri pasko, kiu vere venas el pratempa festo al la malaŭtuno, malvintro kaj dioj ktp. Ĝis ĉirkaŭ la 1950-dekjaro, la kapro ankoraŭ ekzistis plene en nordeŭropaj julaĵoj kaj homoj eĉ vestiĝis kiel kaproj. Tamen nuntempe, ĉare Usono, preskaŭ neniam uziĝas (nur la koboldoj restas) kaj kaproj restas nur kiel ornamentoj.

Antaŭtempe, la kapro ĵetus donacojn tra malferma pordo aŭ fenestro por timigi la infanojn. Igus klak-sonon kiam batis kontraŭ ion. Tial nomiĝas »juldonaco« en la skandinavia lingvo, »julklako«. Nuntempe tia afero ne okazas, sed la Islandanoj ankoraŭ tenas la fenestrojn malferme kaj metas la ŝuojn tien ĉe la fenestrobreto por ricevi donacojn. La usona tradicio de pendi ŝtrumpojn por ricevi donacojn kredinde venis el simila afero.

La Feroa insularo kaj Islando pli tradicias kaj havas ete aliajn tradiciojn. Ekzemple, eĉ nuntempe en Islando loĝas »julkato«, kaj julkoboldestro kiu manĝas infanojn. Islande ankoraŭ nuntempe plene ekzistas la julkoboldoj, kiuj ekzemple, igas ventetojn kaj manĝas restmanĝojn en onia domo. Skandinavie, la koboldoj estas preskaŭ nur ornamentoj, kaj bildoj de poŝtkartoj kaj ne vere envenas la tradiciojn.

Ankoraŭ nuntempe Islande estas »Þorrablót« (manĝfesto al la dio »Torri«), kiu tre pli similas la pratempa julo, kompare ol kristnasko kaj la nuntempa julo skandinavie. Freŝtempe kreiĝis de islandanoj cele revivigi la manĝiĝon pri pratempaj kaj tradiciaj manĝoj (ĉar ŝparas monon kaj treege pli sanigas ol nuntempaj eŭropaj manĝoj, kiel sukero, seninternaĵaj viandoj kaj blanka faruno).

Julo en novpaganismo[redakti | redakti fonton]

Julo kiel ĝin festas Vikanoj[redakti | redakti fonton]

Julo estas unu el la malpligrandaj Vikaj festoj. Ĝi estas festata kiel festo de lumo naskiĝanta el mallumo, kaj oni interŝanĝas donacojn.

Julo laŭ vikana mitologio[redakti | redakti fonton]

Julo estas la festo de la renaskiĝo de la Lumdio el la korpo de la Diino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]