Jumen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jumen
玉门市玉泽湖公园,湿地 Yuzehu Park, wetland, Yumen, Gansu Province, Aug 2017.jpg
Administrado
Poŝtkodo 735200 [+]
Retpaĝaro www.yumen.gov.cn [+]
Demografio
Loĝantaro 159 792  (2010) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 50′ N, 97° 34′ O (mapo)39.8251397.57186Koordinatoj: 39° 50′ N, 97° 34′ O (mapo) [+]
Alto 1 507 m [+]
Areo 13307 km² (1 330 700 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Jumen
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Yumen [+]
Information icon.svg
vdr

Yumen estas urbo en Ĉinio, en regiono Gansuo, apud la Silka Vojo.

Ĝi venis sub ĉinan regon en la 2-a jc. a.K. kaj estis ĉina posedaĵo krom 770-840 kaj 1368–1644, kiam ĝi estis parto de Tibeto.

Post graviĝo de la mara transporto, la karavana vojo sensignifiĝis. La urbo renaskiĝis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj pro konstruo de artvojo sekvanta la karavanvojon. Tiu vojo estis grava postproviza vojo dum la Dua mondmilito. Oni modernigis ĝin post 1949 kaj konstruis eĉ fervojon.

Oni malkovris nafton norde de la urbo en 1939, ekde 1950 oni malkovris abrupte riĉajn naftofontojn, kio plugravigis la urbon. Yumen havas nun propran naftorafinejon, sed oni liveras nafton al Lanĝoŭo.

En ĉ. 1970 oni fondis tie teknikan Universitaton por eduki sufiĉe da fakspertuloj por la naftoindustrio.