Jungmann-placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jungmann-placo
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 4′ 59″ N, 14° 25′ 21″ O (mapo)50.083114.4225Koordinatoj: 50° 4′ 59″ N, 14° 25′ 21″ O (mapo)
Poŝtkodo110 00 [+]

Jungmann-placo (Prago)
Jungmann-placo (Prago)
DEC
Jungmann-placo
Jungmann-placo

Jungmann-placo (Ĉeĥio)
Jungmann-placo (Ĉeĥio)
DEC
Jungmann-placo
Jungmann-placo
Map
Jungmann-placo
Vikimedia Komunejo:  Jungmannovo náměstí (Prague) [+]
vdr
Jungmann-placo en Prago

Jungmann-placo (ĉeĥe Jungmannovo náměstí) estas relative trankvila angulo en la cetere vigla trafiko de la urbo Prago. La placo nomatas laŭ la plej signifa nacia reviviganto de la 19-a jarcento, Josef Jungmann, kies monumento okupas centron de la placo. La monumento, valora artaĵo, estas verko de arkitekto Ant. Barvitius, la statuon skulptis L. Šimek. La konstruaĵoj estas plejparte modernaj; ni menciu la modernan domon kun turhor-loĝo de arkitektoj K. Roškot kaj Fr. Lehmann el la jaro 1931. La orientflanko de la placo estas fermita per malfrubaroka paroĥestra domo; en la korto troviĝas la preĝejo de Sankta Marta sur Neĝo (kostel Panny Marie Sněžné), unu el la plej vidindaj gotikaj preĝejoj en Prago. Fondis ĝin Karolo la 4-a unu tagon post sia kronigo je la ĉeĥa reĝo, samtempe kun la Karmelana monaĥejo (1347). Origine la preĝejo devis atingi ĝis la nuna placo. Sed oni konstruis nur la sacerdotejon (1397); la daŭrigon malebligis la husanaj militoj. Tiam predikis ĉi tie radikala husana pastro Jan Želivský, sentima tri-bunuso de la malriĉularo de Prago. - Sude aliĝas la preĝejon iama monaĥejo kun granda ĝardeno, nuntempe malfermita por la publiko. En la mallarĝa strateto norde de la preĝejo troviĝas enirejo al fama monaĥeja tombejo, ornamita per tim-pano, notinda gotika skulptaĵo (1360).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.