Junina ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Junina ralo (Laterallus tuerosi) estas specio de birdoj de la familio Raledoj. Ĝi estis foje konsiderata distinga subspecio de la Jamajka ralo (L. jamaicensis). Ĝi estas, kiel sugestas ties komuna nomo, endemia de marĉaj habitatoj ĉe la Lago Junino en okcident-centra Peruo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La Junina grebo, alia tre endanĝerita specio, estas limigita al la sama lago.