Junio de 2010
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2010 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Junio de 2010.
1-a de junio[redakti | redakti fonton]
- La polaj potencoj publikigis en Interreto la deĉifraĵon de la lastaj interparoladoj, okazintaj en la prezidanta aviadilo, kiu kraŝis la 10-an de aprilo en Rusio. Ĝi estis transdonita al Pollando de Rusio antaŭtage. La dulingvan deĉifraĵon (en la pola kaj rusa) oni povas legi ekz. ĉi tie (.pdf).
- Forpasis la fama soveta, rusia poeto Andrej Voznesenskij. Li havis 77 jarojn.
- Okazas en islamaj kaj eŭropaj landoj kaj registaraj kaj surstrataj protestoj kontraŭ la Atako kontraŭ gaza floto fare de la Israela armeo en internaciaj akvoj, kio kaŭzis mortojn.
- Al-Kaida deklaris pri forpaso de ties afgana estro Mustafa Abu Al-Jazid. Li estis unu el fondintoj de Al-Kaida.
- En pakistana urbo Lahore islamistoj atakis malsanulejon, en kiu troviĝas vunditoj ĉe antaŭa forkapto de du moskeoj en tiu urbo. Pereis almenaŭ 12 homoj, precipe policanoj.
- En Kostariko okazis la tertremo je forto je 6,1 gradoj laŭ la skalo de Richter.
- Apud Andamanoj okazis la tertremo je forto je 6,4 gradoj laŭ la skalo de Richter.
2-a de junio[redakti | redakti fonton]
- La Ĉefministro de Japanio Jukio Hatojama anoncis sian intencon demisii, ĉar li ne sukcesis plenumi sian promeson pri forigo de la usona militbazo de la Okinava Insulo.
6-a de junio[redakti | redakti fonton]
- Daŭras en Eŭropo protestoj kontraŭ la Atako kontraŭ gaza floto.
- La registaro de Japanio gvidata de Jukio Hatojama demisiis.
11-a de junio[redakti | redakti fonton]
- Komenciĝis en Sud-Afriko la konkurenco por la Futbala Mondpokalo 2010.
18-a de junio[redakti | redakti fonton]
- Forpasis la portugala verkisto, José Saramago, kiu estis nobelpremiito pri literaturo. Li havis 87 jarojn.
- La ĉefministro de Finnlando Matti Vanhanen faris la oficialan peton pri sia eksiĝo.
19-a de junio[redakti | redakti fonton]
- En Kirgizio okazis dum unu semajno interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj. Estas jam ĉirkaŭ 2000 mortintoj, ĉefe uzbekoj kaj ĉirkaŭ 400,000 rifuĝintoj. Laŭ oficiala informo ĝis nun estis eltrovitaj 195 kadavroj, 20 homoj estas konsiderataj malaperintaj, 2000 estis vunditaj.
- Apud Andamanoj okazis la tertremo je forto de 5,9 gradoj laŭ la skalo de Richter.
20-a de junio[redakti | redakti fonton]
- En la prezidanta balotado en Kolombio venkis la eksa ministro pri defendo Juan Manuel Santos, kiu ricevis 69,06 % de voĉdonoj. Lia ĉefa rivalo, la urbestro de Bogoto, Antanas Mockus gajnis nur 27,52 %.
21-a de junio[redakti | redakti fonton]
- Nokte apud la sinagogo en la rusia urbo Tver okazis la eksplodo je forto de 100 gramoj en la TNT-ekvivalento. Viktimoj kaj damaĝoj forestas.
22-a de junio[redakti | redakti fonton]
- La jamajka narkotikisto Christopher Coke laŭ kromnomo Dudus estis arestita ĉe la rando de la ĉefurbo Kingstono. Dum kvartaga interpafado, okazinta inter policanoj kaj subtenantoj de la krimulo en la fino de la majo, pereis almenaŭ 76 homoj, plejparte civiluloj.
23-a de junio[redakti | redakti fonton]
- Oni sciigis, ke estis eltrovitaj restaĵoj de pliaj 72 homoj, pereintaj dum la terora atako de 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko. Ili estis trovitaj en la loko de la damaĝita Mondkomerca Centro dum la laborado inter aprilo kaj majo de 2010. Parto da ili estis jam identigitaj.
26-a de junio[redakti | redakti fonton]
- En Toronto (Kanado) malfermiĝis la pintkunveno de G20.
- Forpasis la eksa prezidanto kaj ĉefministro de Litovio Algirdas Brazauskas. Li havis 77 jarojn.
- En Ĉilio, je 79 km de la havena urbo Arica okazis la tertremo je forto de 5,6 gradoj laŭ la skalo de Richter.
27-a de junio[redakti | redakti fonton]
- En Kirgizio okazis la referendumo pri la projekto de la nova konstitucio de la lando kaj pri daŭrigo de la plenumoj de la provizora prezidanto Roza Otunbajeva.
- La ĉeĥa prezidanto Václav Klaus nomumis la novan ĉefministron Petr Nečas.
- Associated Press sciigis pri aresto en Usono dek homoj, akuzataj pri spionado por rusiaj sekretservoj. Ok el ili estis arestitaj antaŭtage, du — iom poste.
- La ĉefministro de Islando Jóhanna Sigurðardóttir edziniĝis kun sia amikino, la ĵurnalistino Jónína Leósdóttir, en la unua tago de ekfunkciado de la islanda leĝo, permesanta samseksan edzecon.
29-a de junio[redakti | redakti fonton]
- La famega usona teleĵurnalisto Larry King deklaris ĉesigon de sia programo Larry King Live, kiu funkciis en CNN dum 25 jaroj.
- En Interreto aperis la unua numero de «Inspire», kiu estiĝis la unua anglalingva revuo de Al-Kaida.
30-a de junio[redakti | redakti fonton]
- La Federacia Kunveno elektis 10-an prezidanton de la Federacia Respubliko Germanujo, Christian Wulff.
- En la centro de la urbo Groznij (Ĉeĉenio, Rusio) eksplodigis sin kamikazo. Estis vunditaj dek milicanoj.
- Mosab Hasan Jusef, la filo de la ŝejko Hasan Jusef, kiu gvidas Hamason en Cisjordanio, ricevis la politikan azilon en Usono. Ekde 1997 li kunlaboris kun israela sekretservo Ŝabak kaj ekde 2007 li loĝas en Usono. Li ankaŭ konversiĝis al kristanismo.
- Deklaris sian eksiĝon la nepala ĉefministro Madhav Kumar Nepal.
- La usona generalo David Petraeus estis nomumita la komandestro de la Internacia Sekurec-Asista Forto (mallonge ISAF), aganta en Afganio.
|