Incensa junipero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juniperus thurifera)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Incensa junipero
Juniperus thurifera en Prádena de la Sierra (Provinco Segovio, Hispanujo)
Juniperus thurifera en Prádena de la Sierra (Provinco Segovio, Hispanujo)
Biologia klasado
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Kupresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Juniperus thurifera
L.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La incensa junipero (Juniperus thurifera) estas specio de junipero hejme en la montaroj de la okcidenta Mediteranea regiono, ekde suda Francujo (inkluzive de Korsiko) tra orienta kaj centra Hispanujo ĝis Maroko kaj loke en norda Alĝerio [1][2]. La latina specia adjektivo thurifera signifas « portante incenson ».

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda arbedo, aŭ arbo atingante altecon de 6–20 m, kun trunko kun diametro de ĝis 2 m kaj kun larĝa konusa, sfera aŭ neregula arbokrono. La foliaro estas forte aroma, kun spic-rezina odoro. La folioj prezentas du formojn, junaĝajn pinglecajn foliojn kun longeco de 8–10 mm ĉe ĝermoplantoj, neregulajn ĉe plenkreskaj plantoj, kaj plenkreskajn skvam-foliojn kun longeco de 0,6–3 mm ĉe pli aĝaj plantoj; ili estas aranĝitaj je kontraŭaj duopoj. Incensa junipero estas dioika kun apartaj masklaj kaj inecaj plantoj. La strobiloj estas berecaj, kun diametro de 7–12 mm, blu-nigraj kun blankec-vaksa lanugo. Ili entenas 1-4 semojn kaj maturiĝas dum ĉirkaŭ 18 monatoj. La masklaj strobiloj longas 3–4 mm, kaj eligis siajn polenojn fru-printempe [1][2][3][4].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Estas du varioj, konsideraj kiel diferencaj de iuj aŭtoroj [1][3], sed ne de aliaj [2] :

  • Juniperus thurifera var. thurifera. Hispanujo, Francujo. Maturaj strobiloj 8–12 mm, kun 2-4 semoj.
  • Juniperus thurifera var. africana Maire. Maroko, Alĝerio. Maturaj strobiloj 7–8 mm, kun 1-2 semoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ligno, tre aroma, praktike ne putreblas. Tradicie ĝi estis uzata por la produktado de incenso, kiel brulligno, aŭ por fari vitejajn palisetojn.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Entute, tiu palearktisa specio ne estas konsiderata kiel endanĝerigata. Ĝi havas sanan populacion en Hispanujo [5]; tamen la afrika populacio estas minacata de severa tropaŝtiĝo, ĉefe de kaproj, kaj estas listigita kiel endanĝerigita [1][3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Adams, R. P. (2004). Junipers of the World. Trafford. ISBN 1-4120-4250-X
  2. 2,0 2,1 2,2 Farjon, A. (2005). Monograph of Cupressaceae and Sciadopitys. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-068-4
  3. 3,0 3,1 3,2 Ecology and conservation of Juniperus thurifera Juniperus thurifera website
  4. Gymnosperm Database: Juniperus thurifera Arkivigite je 2006-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Conifer Specialist Group (1998). Juniperus thurifera. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.