Junkuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junkuloj
Vintroemberizo, Junco hyemalis oreganus, unu el la Oregonaj Junkuloj.
Vintroemberizo, Junco hyemalis oreganus, unu el la Oregonaj Junkuloj.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pasereledoj Passerellidae
Genro: Junco
Genroj de subdivizioj

Junco hyemalis
Junco insularis
Junco phaeonotus
Junco vulcani

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Junkuloj estas la birdospecioj membroj de la genro Junco, malgrandaj nordamerikaj birdoj de la familio de Pasereledoj. La sistematiko de tiu genro estas ankoraŭ konfuza post jardekoj de pristudo, kaj kelkaj fakuloj akceptas el 3 al 12 speciojn. La nomo ŝajne devenas el la hispana termino por la plantogenro Juncus (junkoj), ĉar tiuj birdoj, kiel la junkoj, preferas humidajn grundojn.

Ties reprodukta habitato estas koniferaj aŭ miksitaj arbaroj tra Nordameriko, kun teritorioj de subarkta tajgo ĝis altaltitudaj arbaroj de montaroj en Meksiko, kaj Centrameriko suden ĝis Panamo. Nordaj birdoj kutime migras pli suden; sudaj populacioj estas loĝantaj birdoj aŭ ĉiukaze altitudaj migretantoj, kiuj moviĝas nur mallongdistance deklivosuben por eviti malvarmegan vintroveteron en montoj.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde. Vintre ili ofte manĝas are. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn. Ili kutime nestumas en bone kaŝita situo surgrunda aŭ malalte en arbusto aŭ arbo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

  • Vintroemberizo, Junco hyemalis
    • Grizkapa vintroemberizo, Junco hyemalis caniceps – foje konsiderata distinga specio
    • Oregonaj vintroemberizoj, oreganus subspecia grupo – konsiderata de kelkaj distinga specio
    • Rozflanka vintroemberizo, Junco hyemalis mearnsi – foje inkludata kun la grupo oreganus en distinga specio
    • Ruĝdorsa vintroemberizo, Junco hyemalis dorsalis - foje inkludata kun J. h. caniceps en distinga specio
    • Ardezkolora vintroemberizo, hyemalis subspecia grupo – foje konsiderata distinga specio
    • Blankaflugila vintroemberizo, Junco hyemalis aikeni – foje konsiderata distinga specio
  • Guadalupa junkulo, Junco insularis - foje inkludata en J. hyemalis
  • Flavokula junkulo, Junco phaeonotus
    • Bairda junkulo, grupo bairdi
    • Ĉiapa junkulo, grupo fulvescens
    • Guatemala junkulo, grupo alticola
    • Meksika junkulo, grupo phaeonotus
  • Vulkana junkulo, Junco vulcani