La en la momento de gajno same 13-jara kantistino Zoé Clauzure venkis la antaŭjaran konkurson de 2023 por Francio - tio estis la duafoja okazado de la konkurso en Francio. Principe laŭ la reguloj de la Eŭrovido-kantokonkursoj la gajninta lando rajtas okazigi la eventon sekvajare, sed ĉar tio signifintus dufoje sinsekve havi ĝin en Francio, la organizanto Eŭropa Unio de Radio kaj Televido escepte decidis doni la sekvan eventon de 2024 al Hispanio.
La kantaj titoloj ĝenerale ne malkaŝis profundan enhavon ĉi-jare, sed la kanzonaj tekstoj parte jes tute havis mesaĝon, la trankvilaj baladoj ĉiukaze, sed ankaŭ iuj dancmuzikaj prezentaĵoj kiel tiu de la energioplena 12-jara ukrainano Artem Kotenko (Артем Котенко), kiu baze kun sia kundancista grupo prezentis anglalingvan dancmuzikan refrenon, sed inter tiuj refrenoj ukrainlingve kaŝis tute kortuŝan strofon pri sopiro de ree kuniĝanta familio, de hejmo kaj de paca sento de sekureco - ĉar la ukrainanoj antaŭvidis ke neniu eksterlandano ion komprenos pri la enhava strofo,[23] li kaj la tuta grupo akompane al la kantado signis la enhavan tekston en signolingvo. Tio kreis tute bonan fuzion inter angleca dancmuziko kaj poezia nacilingva teksto, kvankam aliaj junaj kantistoj ankaŭ memfide kantis siajn kantojn sen tia "internaciaj lingvoj" nur en sia gepatra lingvo, el kiuj iuj (precipe la franca, itala kaj hispana) estas intense instruataj en la lernejoj de aliaj eŭropaj landoj, sed aliaj (kiel la gaela, malta aŭ armena) tute ne - Ke tiu rezigno de apogo je internacie bone komprenata kantolingvo ne devas esti malavantaĝo, montras la fakto ke fine gajnis la nur 11-jara kartvelo Andria Putkaradze (ანდრია ფუტკარაძე) el Batumo per kanto "დედაჩემს" nur kantita en la kartvela lingvo.
↑Ana kaj Aleksej (3 2010 kaj 12 2011) el Nord-Makedonio plene nomiĝas Ана Вначевска (Vnaĉevska) kaj Алексеј Ивановски (Ivanovski), ambaŭ estas el Bitola. fonto [1] (makedone)