Germana junulara movado
| Germana junulara movado | ||
|---|---|---|
| junulara movado | ||
| socia movado • politika movado | ||
| Komenco | 1896 vd | |
| Landoj | Germanio vd | |

Germana junulara movado (germane Jugendbewegung) nomiĝis agadantaro kun multe da influo, precipe en la unua triono de la 20-a jarcento en la Germana Imperiestra Regno ĝis 1918 kaj en la Vajmara Respubliko ekde tiam. Ili kontraŭmetis al la urba vivo markita de la industrialigo turniĝon al la natursperto, kiu disvastiĝis precipe en rondoj de la burĝa junularo. Plia karakterizaĵo estis la romantika reirado al tradiciaj kulturaj elementoj, ĉe kio la re-alproprigo de popolkantoj kaj senperaj formoj de societemo ludis elstaran rolon.
La movado estiĝinta el Wandervogel konsistis el granda nombro da etgrupoj, kiuj memorganizite sub gvidado de plejparte junaj plenkreskuloj ĉefe ofertis marŝadon kaj ekskursojn dum semajnfinoj aŭ en la ferioj. Reformpedagogio, nudismo kaj la Vivreforma movado staris en elstara interagado kun la junulara movado. Aŭtorecon pri tiu ĉi nocio same kiel pri tiu de la junulara kulturo postulis la reforma pedagogo Gustav Wyneken.[1] Kun kreskanta disvastiĝo de la junulara migra agado estiĝis la unuaj junulargastejoj.
Kvankam oni komence estis nepolitika la grupoj memkompreneble frontis tiutempajn ideologiojn. Interrompon de natura evoluo faris la eksplodo de la Unua Mondmilito post kiu sekvis pli politikema fazo de la t.n. Bündische Jugend (laŭvorte junularo kolektiĝema). Eĉ pli grava ŝoko estis la Nazia potencopreno en Germanio en la jaro 1933-a, kio ĉesigis ĉiujn memstarajn grupojn. La post la Dua Mondmilito (re)fonditaj kolektivoj ne plu atingis la iaman gravecon ensocie. Krome la divido de Germanujo estigis novajn tradiciojn diferencajn (ekz. en komunisma GDR).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kp. Werner Helwig: Die Blaue Blume des Wandervogels, Heidenheim an der Brenz 1980, p. 7. - Ĝenerale junuleco kiel aparta kaj grava vivofazo estis unue malkovrita je la komenco de la 20-a jarcento. Samtempe tio postulis de la junuloj ankaŭ engaĝiĝon kaj novigon de la socio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- arkivo de Deutsche Jugendbewegung
- nunaj grupoj de Wandervogel
- informoj ĉe Marburga Cifereca Arkivo
- "Jugend! Deutschland 1918–1945" - ĉe: Kolonja prinaziisma dokumentadcentro
- Sarah Judith Hofmann: "Aufbruch der Jugend: Die tragische Geschichte der deutschen Jugendbewegung" - DW, 2.10.2013 (radiofonie)

