Junularo Esperantista Kanada
Junularo Esperantista Kanada | ||
---|---|---|
landa sekcio de TEJO vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Lando(j) | Kanado | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio | |
Junularo Esperantista Kanada (JEK) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Kanado. Ĝi estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kvankam el junulara vidpunkto en Kanado ekde la 1990-aj jaroj aktivas precipe la Kebekia Esperantista Junulara Organizo en la iom sendependisma kaj plejparte franclingva landoparto Kebekio, kiu ne estas sekcio de JEK sed en 1991 akceptiĝis kiel memstara landa sekcio de TEJO. Junularo Esperantista Kanada estas la junulara sekcio de Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Historie, en 1992 kaj JEK kaj KEJA gastigis la 48-an IJK en la urbo Montrealo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- retejo "Esperanto en Kanado" de Kanada Esperanto-Asocio kaj Junularo Esperantista Kanada (en Esperanto, la angla kaj franca)
- por komparo ankaŭ la retejo de Esperanto-Societo Kebekia kaj Kebekia Esperantista Junulara Organizo (nur en Esperanto kaj la franca)