Junus-bek Jevkurov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junus-bek Jevkurov
Persona informo
Евкурнаькъан Баматгири Юнусбек
Юнус-бек Баматгиреевич Евкуров
Naskiĝo la  2-an de julio 1963(nun 1963-07-02) (60‑jara)
en vilaĝo Tarskoje, Ĉeurba Distrikto, Nord-Oseta ASSR, Sovetunio
Religio sunaisma islamo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Ryazan Airborne Command High School • Milita Lernejo M. V. Frunze vd
Partio Unueca Rusio
Familio
Edz(in)o Mareta Jevkurova
Infanoj unu filo, naskiĝinta en 2008
Profesio
Okupo soldato, politikisto
En TTT Oficiala retejo vd
3-a prezidanto de Inguŝio
Dum 30-a de oktobro 200822-a de junio 2009
Antaŭulo Murat Zjazikov
3-a prezidanto de Inguŝio
Dum septembro 2009 – la 26-an de junio 2019
Antaŭulo post interrompo pro severa vundiĝo en atenco
Sekvanto Maĥmud-Ali Kalimatov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junus-bek Bamatgirejeviĉ Jevkurov (inguŝe Е́вкур-наь́къан Ба́матгири Ю́нусбек, ruse Юнус-бек Баматгиреевич Евкуров; naskiĝis la  2-an de julio 1963(nun 1963-07-02), do nun 60-jara) estas la prezidanto de la respubliko Inguŝio en la suda parto de la Rusia Federacio. Li estis nomumita de la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev la 30-an de oktobro 2008. La sekvan tagon, la Popola Asembleo de la Respubliko Inguŝio, la respublika regiona parlamento, voĉdonis favore al lia nomumo, igante lin la tria prezidanto de Inguŝio. Oficiale la prezidanta titolo ruse estas Глава, prononco [glaVA], laŭ sistemo IFA [ɡlɐˈva], laŭ la rusa vorto голова [galaVA] por "kapo"). Li estas kariera soldato, paraŝutsoldato kaj Heroo de la Rusa Federacio, kiu estis implikita en multnombraj konfliktoj kie Rusio ludis ŝlosilan rolon, inkluzive de Kosovo (1999) kaj Ĉeĉenio. La 22-an de junio 2009, Jevkurov estis serioze vundita sekve de aŭto-bomba atako en la urbo Nazrano. La 23-an de oktobro 2011, Jevkurov estis denove celo de atenco dum festotago.

Kiel prezidanto de Inguŝio, li estis kapabla limigi la krimecon kaj instigi pozitivajn sociajn ŝanĝojn ene de la respubliko.

Antaŭe:3-a
prezidanto de Inguŝio
Poste:
Murat Zjazikov
2002-2008
2008- nun