Jupp Heynckes
Aspekto
| Jupp Heynckes | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Josef Heynckes |
| Naskiĝo | 9-an de majo 1945 (81-jaraĝa) en Mönchengladbach |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Jupp Heynckes estas eksa germana profesia futbalisto kaj futbala trejnisto. Li naskiĝis la 9-an de majo 1945 en Mönchengladbach, do nun estas 81-jaraĝa. Li en sia profesia futbalista kariero precipe estis membro de la unua vira teamo de la futbalklubo Borussia Mönchengladbach (1962-1967 kaj 1970–1978), kaj krome havis la honoron esti en la vira germana nacia teamo de futbalo, kiam ĝi gajnis en la Futbala Mondpokalo 1974 en Munkeno, Germanio. Post la aktiva kariero li ankoraŭ de 1979 ĝis 2018 estis futbala trejnisto, interalie de 1987 ĝis 1991 ĉe Bayern München, en la sezono 1994-1995 ĉe Eintracht Frankfurt, en 1997-1998 ĉe Real Madrid kaj en 1999-2000 ĉe SL Benfica Lisbono.

