Jura Akademio (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Jura Akademio en Győr estis grava altlerneja edukejo de Hungara reĝlando.

La iama jezuita gimnazio en Győr

Historio[redakti | redakti fonton]

Gimnazia erao[redakti | redakti fonton]

En Győr ĝermo de la jura edukado estis la jezuita gimnazio. En tiu urbo dominado de turkoj okazis nur inter 1594-1598. Mem Péter Pázmány faris fondaĵon por la jezuita instruado en Győr post la rehungariĝo. En 1624 jezuita kolegio ekfunkciis. En la jezuita gimnazio (nun benediktana gimnazio) ekde 1700 oni komencis instrui latine "casuistica"-n, en 1718 jam estis aparta "schola superior" aŭ "studia superiora" eĉ Academia. En 1745 en "Jezuita Akademio" oni fondis 3 katedrojn: teologio (dogmatica), polemiko (polemica, controversiae fidei) kaj eklezia juro (ius canonicum), post 2 jaroj oni instruis ankaŭ logikon. Oni akceptas la juran edukadon en Győr ekde 1754. En 1773 la jezuitoj estis forigitaj en la tuta lando, daŭris la instruadon la katolikaj pastroj.

Reĝa Akademio[redakti | redakti fonton]

En 1776 oni fondis interalie 5 Reĝajn Akademiojn en Győr, Kassa, Nagyszombat, Nagyvárad kaj Zagrebo. En Győr la unua akademiestro estis Kristóf Niczky, la ĉiama episkopo de Győr perdis tiu ĉi postenon. Niczky kreis 3 fakultatojn: prudencan, juran kaj teologian. La instruado okazis plej ofte en la seminaria domo. En 1780 la akademio ricevis preĝejon kaj bibliotekon.

En 1784 malevoluo okazis, la teologia fakultato translokiĝis al Pozsony, la aliaj de al Pécs. La denova akademia instruado okazis ekde 1802, la Jura Akademio (Pécs) revenis al Győr. Dum la Hungara revolucio de 1848 la studentoj kaj la instruistoj apogis la revolucion, tial en 1850 ĉesis la akademio. Baldaŭ la instruado denove daŭriĝis, sed en 1892 ĝi plene ĉesis, ĉar tio estis konkurenco al la akademio kaj universitato en Pozsony.

Tamen Universitato István Széchenyi estas iomete posteulo de la Jura Akademio, ĉar ekde 1995 denove estas jura fakultato en Győr.

Elektitaj instruistoj de la Akademio[redakti | redakti fonton]

Elektitaj akademiaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]