Jura Iniciato por Arbaro kaj Medio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jura Iniciato por Arbaro kaj Medio
Legal Initiative for Forest and Environment
mediprotekta organizaĵo
Komenco 2008
Sidejo Nov-Delhio, Barato
Tipo mediprotekta neregistara organizaĵo
Lingvoj

angla

Retejo thelifeindia.org.in
vdr

Jura Iniciato por Arbaro kaj Medio (angle Legal Initiative for Forest and Environment, LIFE) estas movado pri civitanaj rajtoj kaj ekologia protektado en Nov-Delhio, Barato. Ĝi honoriĝis per la la premio de ĝusta vivmaniero (neformale nomata la "alternativa Nobel-premio") en 2021.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2005, advokatoj Rittwick Dutta kaj Rahul Choudhay fondis la organizaĵon "Legal Initiative for Forest and Environment", kiu en 2008 definitive oficialiĝis. La nova organizaĵo havu la celon provizi komunumojn per jura subteno kontraŭ kontraŭleĝa enmiksiĝo en naturo de korporacioj, kiel senarbarigo kaj minadaj projektoj.

En 2010, projekto pri minejo de baŭksito, komencita per barata filio de la brita minindustria grupo Vedanta Resources, estis ĉesigita per la Barata Supera Kortumo. Tiun jaron, Nacia Verda Tribunalo ankaŭ estis kreita kun la helpo de LIFE kiel laŭleĝa korpo por faciligi al komunumoj levi konscion pri entreprenaj mediaj malobservoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]