Jurij Andruĥoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Andruĥoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1960 (1960-03-13) (64-jaraĝa)
en Ivano-Frankivsk
Lingvoj ukrainarusagermanapolaangla vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij • Ukrainian Academy of Printing vd
Partio Popola Movado de Ukrainio vd
Familio
Infanoj Sofia Andrukhovych vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto • eseisto vd
Laborkampo poezio • ukraina literaturo • eseolintelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jurij Andruĥoviĉ (ukraine Юрій Андрухович; nask. en 1960, Stanislavivo) estas ukraina poeto, prozisto, lingvisto, tradukisto, politika eseisto. Loĝas kaj verkas en Ivano-Frankivsko (eksa Sanislavivo). Diplomiĝis en Ukraina Poligrafia instituto (1982, Lvivo). Doktoro de lingvistiko. Lernis en Literatura instituto de Gorkij en Moskvo (1990-91). Kunfondinto de literatura grupo Bu-Ba-Bu. Redaktas literaturan revuon "Ĵaŭdo".

Debutis per poemaro "Ĉielo kaj placoj". Aŭtoro de multaj poem-kolektoj, eseo-kolektoj, romanoj. Tradukas de la angla (Ŝekspiro), germana, pola, rusa (Boris Pasternak). En 2005 li estis honorigita per pola premio literatura ANGELUS.

Liaj verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn, Viktor Pajuk esperantigis fragmenton de la romano "Perversio" kaj ĉapitron “Ŝikago, 2001” (Usona Esperantisto, 2022, 1) el la libro-puzlo 'Leksikono de intimaj urboj'.

Kun Oleksandr Bojĉenko li eldonis la literaturfakgazeton "Potjah 76".

Literaturo[redakti | redakti fonton]