Juristo
Juristo (latine ius, juro; genitivo: iuris) estas akademiano, kiu faris jurajn studojn kaj sukcese trapasis ŝtatan ekzamenon.
Germanio[redakti | redakti fonton]
La nomoj juristo (sen aldono) aŭ plena juristo estas nek protektitaj profesinomoj, nek akademiaj gradoj. Juristoj kiuj sukcesis la unuan ŝtatan ekzamenon rajtas nomi sin juristo (univ.) en kelkaj germanaj landoj. Tipaj profesioj de juristaj estas sciencisto, advokato, juĝisto, prokuroro, ...
Brazilo[redakti | redakti fonton]
En Brazilo estas ŝtata ekzameno por oni uzi la titolon "advokato" kaj agi profesie. Ĉiuj kiuj sukcesas diplomon de juraj studoj ricevas la titolon "bakalaŭro pri juro", sed ne rajtas advokacii sen ŝtata ekzameno nomata "ekzameno de ordeno". Juristo en Brazilo, sekve, estas simpla sinonimo de advokato.
Aŭstrio[redakti | redakti fonton]
En Aŭstrio Juristo" estas tiu, kiu sukcesis la diplomon de juraj studoj kaj ricevis la akademian gradon de Magister iuris (vira) aŭ Magistra iuris (ina).
Svisio[redakti | redakti fonton]
En Svisio juristo estas akademiano, kiu sukcesis en universitato juran studon per Lizentiat (kutime lic. iur.) aŭ samnivelan Master (ekzemple MLaw, Master of Law). Post la Bologna-Reformo ekzistas la unua jura diplomo Bachelor (BLaw), kiun oni povas akiri kutime post tri studjaroj. Juristo estas nek oficiala profesio nek akademia grado.
Baltio[redakti | redakti fonton]
En Baltio juristo estas akademiano kiu sukcesis en universitato de juro la ekzamenon de Magister (kutime M. A.) aŭ samnivelan Master (ekzemple MLaw, Master of Law, LL.M.).