Justa komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Specigado de kafograjnoj je kooperativo en Gvatemalo

Justa komerco estas komerco kun malpli riĉaj landoj kaj sistemo por doni atestojn al produktoj, kiuj akordas kun etikaj reguloj. Tiukaze la produktantoj ricevas justan prezon. Enspezoj el justa komerco estas ofte uzataj por plibonigi la vivkondiĉojn de la laboristoj kaj iliaj familioj, ekzemple per financado de edukaj aŭ sanecaj projektoj.

La atesta sistemo estas estrita de internacia organizaĵo nomata FLO International, kaj kovras multajn diversajn produktojn kiel fruktojn, legomojn, mielon, kotonon, vinon kaj rizon.

Kafo estas unu el ĉefaj produktoj por la nomita Justa komerco. La etikedo Max Havelaar estis dediĉita dekomence al tiu produkto. Ĝi estis elektita kiel simbolo ĉar ĝi estas la plej eksportata produkto post petrolo kaj ĉar ties prezo estas fiksata en la borsoj de la internaciaj merkatoj, kvankam estas produktita ĉefe de malgrandaj kamparanoj kaj familiaj entreprenoj.

Vidu ankaŭ