Justine Ralalarisoa
Aspekto
Justine RALALARISOA, nomita ankaŭ Lala (naskiĝis la 9-an de februaro 1954, mortis la 20-an de majo 2023) estis malagasa esperantistino.
Ekde la jaro 1997, ŝi ofte vojaĝis al esperantaj aranĝoj en Eŭropo.
En 2010 ŝi, kiel unua afrikano, sukcese trapasis la KER-ekzamenon de UEA sur nivelo C1.
Ŝi havis diversajn postenojn en la esperanta movado:
- Prezidantino de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (2001-2005)
- Perantino de SAT en Malagasio
- Instruistino de Esperanto (en Malagasio, sed ankaŭ en la someraj kursoj de Kastelo Grésillon)
- Ano de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro
- Membro de la Afrika Komisiono de UEA
En 2008, ŝi instruis Esperanton al Haliarinoro Ravoniarimanana (Vony), kiu instigis en 2018 Ranja Zafinifotsy al lernado de Esperanto.
En la UK 2024 en Aruŝo, oni nomis unu el la salonoj laŭ ŝi.
Ankaŭ kelkaj el ŝiaj parencoj estis esperantistoj, i.a. ŝia plej aĝa filino Ando Fenoaina Randriarimanana kaj ties eksa edzo Ginet Randrianasolo (1977-2024).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ny tsara ho fantatra momba ny teny esperanto, Antananarivo 2008, 110 p. (Esperanto-lernolibro en la malagasa, kun Henriel Fidilalao)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nekrologo en la retejo de Aminda radio, fare de Henriel Fidilalao
- Nekrologo ĉe esperanto-afriko.org