Justino la 1-a
| Ιουστίνος ο Θράκας Flavius Justinus Augustus (453-527) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Portreto de la imperiestro Justino la 1-a de (1525–1601) publikigita en "Romanorum imperatorum effigies", Romo, 1592
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 453 en Bederiana, Norda Makedonio, Bizanca Imperio | ||||
| Morto | 1-a de aŭgusto 527 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | justinida dinastio vd | ||||
| Gefratoj | Vigilantia | ||||
| Edz(in)o | Euphemia (en) | ||||
| Infanoj | Justiniano la 1-a, adoptita filo | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Justino la 1-a ankaŭ konata kiel Justino la Trako estis romia imperiestro ekde la 9-a de julio 518 ĝis 527. Justino la 1-a ekregis oficante kiel imperiestra palaca gardisto aŭ ekskubitoro dum jardekoj dum la regadoj de Zenono kaj Anastazio, kaj tra la jaroj li supreniris tra la rangoj ĝis li fariĝis imperiestro malgraŭ sia analfabeteco. Li tamen estis maljuna kiam li iĝis imperiestro, kaj lia stabo devigis lin uzi lignan ŝablonon por subskribi dokumentojn, ĉefe ĉar li ne povis skribi, tio estis aŭ pro analfabeteco aŭ pro lia maljunaĝo.
Naskito de kamparana familio, li supreniris tra la rangoj de la armeo por iĝi komandanto de la imperia gvardio, kaj kiam imperiestro Anastazio la 1-a Dukoro mortis, li superis siajn rivalojn kaj estis elektita kiel lia posteulo, malgraŭ esti ĉirkaŭ 68-jaraĝa. Lia regado estas signifa por la fondo de la Justiniana dinastio, kiu inkluzivis lian nevon, Justiniano la 1-a, kaj tri postajn imperiestrojn. Lia edzino estis la imperiestrino Eŭfemio (480-524).
Justino estis konata pro siaj fortaj kalcedonaj kristanaj vidpunktoj. Tio faciligis la finon de la akacia skismo inter la eklezioj de Romo kaj Konstantinopolo, rezultante en bonaj rilatoj inter Justino kaj la papeco. Dum sia regado, li emfazis la religian naturon de sia ofico kaj publikigis ediktojn kontraŭ diversaj kristanaj grupoj konsiderataj tiutempe kiel ne-ortodoksaj. En eksterlandaj aferoj, li uzis religion kiel instrumenton de ŝtato. Li klopodis kultivi klientajn ŝtatojn ĉe la limoj de la Imperio, kaj evitis ajnan signifan militadon ĝis la fino de sia regado.
Frua kariero
[redakti | redakti fonton]Justino naskiĝis kiel kamparano kaj eble porkobredisto laŭ legendo el la vilaĝeto Bederiana proksime de Naiso (Serbio) en la regiono Dardanio, kiu estis parto de la Prefektejo de Ilirio. Li estis de trako-romiano aŭ el ilira-romia deveno, parolis la latinan kaj nur rudimentan grekan.
Lia fratino Vigilancia (465-513) edziniĝis al Sabatio (457-509) kaj havis du infanojn: la estontan imperiestron Petrus Sabbatius Justinianus (483-565) kaj Vigilancia (490-567). La juna Vigilancia edziniĝis al Dulcisimo (aŭ Dulcidio) kaj havis almenaŭ tri infanojn: la estontan imperiestron Justino la 2-a (510-578); la estontan generalon Marcelo (512-583); kaj Prajekta (520-567), kiu edziniĝis al la senatano Areobindus (515-571).
Kiel junulo, li kaj du kunuloj forlasis Dardanion por eskapi la malriĉecon de la regiono. Rifuĝinte en Konstantinopolo, la ĉefurbo de la Orienta Romia Imperio, ili posedis nenion pli ol la ĉifonajn vestaĵojn sur siaj dorsoj kaj sakon da pano. Analfabeta okaze de sia alveno tien, Justino aliĝis al la nove formita palaca gardistaro, la ekskubitoroj.
Li servis en diversaj pozicioj, kampanjante kontraŭ la Izaŭrianoj kaj la Sasanidaj Persoj kaj estis rimarkita pro sia kuraĝo. Pro sia kapablo li estis sinsekve nomumita tribuno, komeso, senatano kaj, sub la imperiestro Anastazio la 1-a Dukoro, la influa pozicio de "komeso ekskubitorum"[1], komandanto de la palaca gardistaro.


Dum ĉi tiu periodo li edziĝis kun Lupicina. Neniu pluviva infano estis registrita el ĉi tiu geedziĝo. Laŭ tiutempa historiisto Prokopio, Lupicina estis barbara sklavino, kiu estis konkubino de Justino antaŭ ilia geedziĝo.
Sinsekvo
[redakti | redakti fonton]Dum la nokto de la 8-a ĝis la 9-a de julio 518, Anastazio mortis kaj lia silentario[2], altranga servisto, alvokis Justinon kaj Celeron al lia mortlito. Celero estis la "magister officiorum" (mastro de oficoj) kaj komandanto de la palacaj regimentoj de la Palatina Skolo, forto de trupoj por paradaj celoj.
Antaŭmatene la evento estis anoncita tra la ĉefurbo, Konstantinopolo. La altaj oficistoj, inkluzive de Johano de Kapadokio (470-520), la ĵus nomumita patriarko de Konstantinopolo, estis alvokitaj al la Granda Palaco por la elekto de nova imperiestro. Dume, la popolo kolektiĝis en la Hipodromo de Konstantinopolo kaj atendis la proklamon de la nomo de la nova imperiestro.
Anastazio mortis seninfane, sed havis amason da konataj parencoj. Ĉi tiu vasta familio inkluzivis plurajn taŭgajn kandidatojn al la trono. Lia frato Paŭlo servis kiel konsulo en 496. Laŭ Johano Malalaso, la Praepositus sacri cubiculi (granda ĉambelano), Amancio, intencis elekti Teokriton, la komandanton de la elita gvardio, al la trono.
Teokrito kaj Amancio kalkulis je kontrolo de granda militforto kaj je aĉeto de la subteno de la aliaj oficistoj. Amancio laŭdire donis grandan monsumon al Justino por aĉeti lian subtenon. Tamen, Justino kontrolis pli malgrandan, sed pli altkvalitan grupon de soldatoj, kaj uzis la monon por aĉeti subtenon por si mem. Li estis elektita kiel la nova imperiestro fare de la konsilio kaj estis proklamita imperiestro en la Hipodromo.
La edzino de Justino fariĝis imperiestrino sub la nomo Eŭfemio. La nomo estis probable elektita pro kialoj de respekteco. La originala Eufemia estis kristana martiro dum la Diokleciana persekutado. Ŝi estis loka sanktulino de Kalcedono kaj la Koncilio de Kalcedono (451) okazis en katedralo konsekrita al ŝia nomo.
La elekto de ĉi tiu nomo estis frua indiko, ke Justino kaj Lupicina estis fervoraj kalcedonaj kristanoj. Iuj el la loĝantaro de la ĉefurbo subtenis lin pro lia forta kalcedoniana pozicio en la furioza kristologia debato de la epoko, kontraŭe al la miafizitismaj inklinoj de lia antaŭulo.
Imperiestro
[redakti | redakti fonton]Justino solidigis sian pozicion per asasinado de eblaj kontraŭuloj, precipe kontraŭkalcedonaj subtenantoj de Anastazio. Kaj Amancio kaj Teokrito estis ekzekutitaj naŭ tagojn post la elekto. Komence de sia regado, li ankaŭ maldungis kelkajn oficistojn, kiuj servis la imperiestron Anastazio, inkluzive de Marino, la pretora prefekto.
En sia tempo, Justino estis rigardata kiel analfabeta kariera soldato kun malmulta scio pri ŝtataj aferoj. Li ĉirkaŭis sin per fidindaj konsilistoj, la plej elstara estante lia nevo Flavio Petro Sabatio, kiun li adoptis kiel sian filon kaj investis per la nomo Iustiniano (Justiniano). Alia estis la kvestoro Proklo.
Eksterlandaj aferoj
[redakti | redakti fonton]Justino klopodis kultivi klientajn ŝtatojn ĉe la limoj de la Imperio, kaj evitis ajnan signifan militadon ĝis la fino de sia regado.
En 497 Anastazio konsentis kun Teodoriko, la orientgota reĝo de Italio, ke li regus Italion kiel anstataŭanto de Anastazio. Tio konservis Italion kiel nominale parton de la Imperio, kaj neŭtraligis eble danĝeran najbaron. La aranĝo konvenis al Teodoriko, ĉar la orientgotoj estis malgranda aristokrata malplimulto en Italio kaj la beno de Konstantinopolo helpis repacigi la plimulton de la loĝantaro sub ilia regado.
La sentoj de la plimulto de italoj rilate al la Imperio estis miksitaj, ĉar Anastazio estis miafizito, dum ili estis kalcedonanoj. La orientgotoj estis arianoj, kaj ekzistis tendenco konsideri kaj ilin kaj miafizitojn kiel malsamajn rasojn de herezuloj. Kun forte Kalcedonia imperiestro sur la trono kaj la Ital-establita papeco formale resaniganta la dividon, la situacio fariĝis malpli stabila. Komence la rilatoj estis amikaj.
La bofilo de Teodoriko, Eŭtariko (480-522), estis nomumita konsulo en Konstantinopolo en 519 kaj konfirmita kiel heredanto de Teodoriko. Eŭtariko mortis en 522, kaj tiam la politikoj de Justino, eble influitaj de Justiniano, fariĝis pli kontraŭ-arianaj. En 526 Teodoriko mortis, lasante la dekjaran filon de Eŭtariko, Atalariko (516-534), kiel heredonton de la trono.
Kelkaj iniciatoj rilate al najbaraj ŝtatoj estis bazitaj sur religiaj motivoj, kaj kutime estis evoluigitaj de Justiniano dum li alprenis pli da potenco direkte al la fino de la regado de Justino. Kalebo la 1-a de Aksumo estis verŝajne kuraĝigita de Justino al agreseme pligrandigi sian imperion.
Nuntempa kronikisto Johano Malalaso raportis, ke bizancaj komercistoj estis prirabitaj kaj mortigitaj de la juda reĝo de la sud-araba regno Himjaro, igante Kalebon aserti: "Vi agis malbone, ĉar vi mortigis komercistojn de la kristanaj romianoj, kio estas perdo kaj por mi kaj por mia regno." Himiaro estis klienta ŝtato de la sasanidaj persoj, ĉiamaj malamikoj de la bizancanoj.
Post kiam Kalebo invadis Himjaron ĉirkaŭ 523, Justino vidis, ke la nuna Jemeno pasis el sasanida kontrolo al la regado de aliancita kristana ŝtato.
Kelkaj malgrandaj ŝtatoj ĉe la limoj de la Bizanca Imperio kaj de la sasanida Persio estis konstantaj disputkampoj inter la du potencoj. La kartvela princlando Iberio estis en la sasanida influosfero, sed estis kristana. Iberiaj episkopoj estis senditaj al Antioĥio en la Bizanca Imperio por esti konsekritaj.
Vaktango la 1-a de Iberio estis instigita al milito kontraŭ la sasanidoj. "Fervora kristano", liaj religiaj politikoj estis "parto nemalhavebla de liaj pli grandaj strategiaj celoj". Post longa lukto li estis venkita kaj Iberio submetita kiel sasanida provinco en 522.
Laziko estis alia limŝtato. Ĝi estis kristana, sed en la sasanida sfero. Ĝia reĝo, Cato, deziris malfortigi la sasanidan influon. En 521 aŭ 522, li iris al Konstantinopolo por ricevi la insignon kaj reĝajn robojn de reĝeco el la mano de Justino kaj por submetiĝi. Li ankaŭ estis baptita kiel kristano kaj edziĝis al bizanca nobelino, Valeriana.
Post kiam li estis konfirmita en sia regno fare de la bizanca imperiestro, li revenis al Laziko. Baldaŭ post la morto de Justino, la sasanidoj provis perforte reakiri kontrolon, sed estis forpuŝitaj kun helpo de la posteulo de Justino.
En 524, la sasanida imperiestro Kavado la 1-a (473-531) kontaktis Justinon petante, ke li formale adoptu sian plej junan filon, Kosroes, por certigi sian sinsekvon super siaj pli aĝaj, sed malpli favoritaj, fratoj. Justino konsentis, sed, konscia ke, estante mem seninfana, adoptita persa filo havus rajton je la bizanca trono, proponis adopton laŭ barbara kutimo.
La Persoj sentis sin insultitaj kaj interrompis ĉiujn intertraktadojn. En 526, la Bizancanoj atakis Persan Armenion laŭ iniciato de Justiniano. Justiniano pli kaj pli transprenis la kontrolon de la politiko de sia maljuniĝanta onklo. La atakgrupojn gvidis du el la promesplenaj militaj protektitoj de Justiniano, Sitas kaj Belizaro. La atakoj konkeris malmulte, krom montri deklaron de intenco.
Religio
[redakti | redakti fonton]La regado de Justiniano estis rimarkinda pro la solvo de la Akacia skismo inter la orientaj kaj okcidentaj branĉoj de la kristana eklezio. Suprenirante la tronon, Justino invitis Papon Hormisdason al Konstantinopolo por intertraktadoj. Justiniano sendis similan, sed apartan, inviton. Laŭdire temis pri pli proksima al alvoko. Hormisdaso tuj sendis delegacion al Konstantinopolo kun instrukcioj deklari la ortodoksan pozicion anstataŭ negoci.
Daŭrigante politikon evoluigitan de sia nevo Justiniano, la estonta imperiestro, Justino aprobis la vidpunkton de Romo pri la demando de la duobla naturo de Kristo. La 28-an de marto 519, en la katedralo de Konstantinopolo, ĉeestante granda homamaso, sendecida Patriarko Johano la 2-a akceptis la formulon de Papo Hormisdaso, kaj la fino de la skismo finiĝis per solena ceremonio.
Dum la unuaj tri jaroj de sia regado, Justino persekutis la Miafizitojn, eĉ servantajn soldatojn. Poste li adoptis pli pragmatan metodologion. En 523, Justino publikigis striktan edikton kontraŭ la Arianismo. Teodoriko, reĝo de la Ostrogotoj kaj reganto de Italio, mem estis Ariano, kiel estis la plej multaj Ostrogotoj. Li sendis Papon Johano la 1-a, posteulon de Papo Hormisdaso, al Konstantinopolo kun firmaj instrukcioj por akiri ŝanĝon de politiko.
Johano ricevis escepte varman bonvenigon. La loĝantaro de Konstantinopolo aplaŭdis lin, Justino ofertis festadojn, sterniĝis ĉe la piedoj de la Papo kaj insistis esti rekronita de la manoj de la Papo. Johano ne sukcesis renversi la edikton, ŝajnas ke li ne insistis pri la afero. Reveninte al Italio, kolerigita Teodoriko ĵetigis lin en malliberejon, kie li baldaŭ mortis.
Denove kuraĝigita de Justiniano, Justino pli kaj pli esprimis sian pozicion kiel imperiestro kvazaŭ ĝi estus religia demando. Li asertis, ke "ni estis elektitaj al la imperio pro la favoro de la nedividebla Triunuo." Ediktoj estis apogitaj per "Ni senĉese devontigas nin al ĉiuj planoj kaj agoj en la nomo de Jesuo Kristo".
En 519 aŭ 522 Justino forlasis la tradicion prezenti paganajn simbolojn sur la dorsflankoj de siaj moneroj kaj sigeloj. "Dum la regado, la karakterizaĵo identiganta la inversan virinan figuron kiel Venko, alta zono sub la mamoj, estis anstataŭigita per tuniko, tiel identigante la figuron kiel anĝelon." Ĉi tio estis tre publika kaj ĝeneraligita reaserto de la Imperio kiel kristana ŝtato.
Lastaj jaroj
[redakti | redakti fonton]La lastaj jaroj de la regado de Justino estis markitaj de pliigita streĉiĝo kun la najbaroj de la Imperio, precipe la Ostrogotoj kaj la Sasanidoj. En 526 Antioĥio estis detruita de tertremo kun ĉirkaŭ 250 mil mortoj. Justino aranĝis, ke sufiĉa mono estu sendita al la urbo por kaj tuja helpo kaj por komenci rekonstruon.
La rekonstruo de la Granda Preĝejo kaj multaj aliaj konstruaĵoj estis kontrolita de Efraimo, la "comes Orientis"[3], kies klopodoj igis lin anstataŭigi Eŭfrazion (472-526) kiel la kalcedona patriarko de Antioĥio. Multaj el la konstruaĵoj konstruitaj post la tertremo estis detruitaj de alia grava tertremo en novembro 528, kvankam estis multe malpli da viktimoj.
La bizanca historia de Prokopio el Cezareo indikas, ke la mensaj kapabloj de Justino la 1-a komencis malkreski en lia maljuneco, eĉ skribante "la imperiestro, kiel idioto kaj progresinta en aĝo, kaŭzis la ridon de la ĉirkaŭaĵoj, kaj ankaŭ estis akuzita pri prokrastoj en decidoj kaj nekapablo plenumi siajn devojn."
Justiniano
[redakti | redakti fonton]Dum la regado de sia onklo, Justiniano sinsekve okupis la postenojn kiel "candidatus"[4], patricio, konsulo (en 521), kaj poste generalo. En 525, Justiniano aprobis novan leĝon, kiu efike permesis al membro de la senatana klaso edziĝi al reformitaj aktorinoj, pavimante la vojon por ke Justiniano edziĝu al Teodora (500-548), iama mimiktorino.
En 525, Justiniano levis Justinianon al cezaro. La sano de Justino komencis malkreski kaj li formale nomumis Justinianon kiel kunimperiestron kaj, la 1-an de aprilo 527, kiel sian posteulon. Je 1-a de aŭgusto Justino mortis kaj lin sukcedis Justiniano.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]La kilikia urbo Cezareo estis renomita Justinopoliso en 525, honore al Justino la 1-a. La nomo daŭris ĝis la 12-a jarcento kiam Toro la 1-a, reĝo de la armena Kilikio, faris ĝin sia ĉefurbo kaj renomis ĝin Anazarbo.[5]
| Antaŭe: | Bizanca Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Anastazio la 1-a | 518 - 527 | Justiniano la 1-a |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La "comes excubitorum" (aŭ grafo de la gardistoj) estis la komandanto de la elita imperia gvardio, la Ekskubitoj, fondita de imperiestro Leono la 1-a en la 5-a jarcento. Kiel estro de la persona sekureco de la imperiestro de la Bizanca Imperio, ĉi tiu oficisto tenis pozicion de grandega influo, ofte servante kiel saltotabulo al la imperia trono.
- ↑ "Silentiarius", helenigita al silentiarios (greke: σιλεντιάριος) kaj angligita al "silentiary", estis latina titolo donita al klaso da korteganoj en la bizanca imperiestra kortego, respondecaj pri ordo kaj silento (latine: silentium) en la Granda Palaco de Konstantinopolo. En la meza bizanca periodo (dum la 8-a kaj la 11-a jarcentoj), ĝi estis transformita en honoran kortegan titolon.
- ↑ La "comes Orientis" (Grafo de la Oriento) estis altranga oficisto de la malfrua Romia Imperio kaj frua Bizanca Imperio, regante la Diocezon de la Oriento el Antioĥio.
- ↑ En la Palatina Skolo, kvardek akademiuloj, nomumitaj kandidatoj pro iliaj brile blankaj tunikoj, estis elektitaj por formi la personan korpogardiston de la imperiestro.
- ↑ Angla Vikipedio


