Justkomerca urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justkomercaj varoj el Afriko

Justkomerca urbo estas statuso aljuĝita de agnoskita justkomerco-testcertigita organizo (i.a. la Fairtrade Foundation (justkomerca fondaĵo) en Britio, TransFair Canada en Kanado ktp.). Ĝi priskribas areon dediĉitan al kampanjo pri justkomercaj varoj. Tiuj organizaĵoj aljuĝas same la statusojn: justkomerca vilaĝo, justkomerca insulo, justkomerca universitato, justkomerca regiono, ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kampanjo por justkomercaj urboj lanĉiĝis je 2001 en Garstang, Lancashire, Anglio, pro la klopodo de Bruce Crowther, tiea subtenanto de Oxfam, kaj la Oxfam-Grupo de Garstang. La entrepreno, kiu celis antaŭenigi varojn certigitajn kiel justkomercajn en la urbo, tre sukcesis. Ĝis post du monatoj, konscio pri la justkomerca marko saltis al pli ol 70% en la urbo, kaj vendado de justkomerc-certigitaj varoj notinde pliigis. Plue, dum la kampanjo Garstang evoluigis ligojn al justkomercaj kakao-bienaj komunumoj en okcidenta Afriko, pro kio sekvis la ĝemel-urban rilaton inter Garstang kaj New Koforidua, Ganao.

Dum akiris la entrepreno ĉe Garstang pli vastajn famojn, la organizo Fairtrade Foundation lanĉis aron de Celojn Pri Justkomercaj Urboj kaj Gvidlibron Pri Agado, por instigi aliajn ripeti la sukceson de la urbo. Dum la tempo 2001-2006, al pli ol 209 britiaj urboj justkomercan statuson Fairtrade Foundation aljuĝis.

Por provi ripeti la sukceson de la programo pri justkomercaj urboj, tuteŭropan programon nomatan "Justkomercaj Urboj en Eŭropo", parte financitan de Eŭropa Komisiono, lanĉis kelkaj justkomerc-etikedantaj entreprenoj.

Novembre 2006, la unuan ajn kongreson pri Eŭropaj Justkomercaj Urboj la Universitato de London Southbank gastigis. La celoj de la kongreso estis:

  • Eltrovi kaj evoluigi metodojn por plifortigi la ligojn inter komunumoj kaj organizoj publikaj kaj privataj.
  • Evoluigi strategiojn por ebligi la modelon de la Britiaj Justkomercaj Urboj plenumi la bezonojn de ĉiu lando.

Post la sukceso de la unua, okazis dua kongreso en Bruselo en januaro 2008.

Ekzistas nuntempe (en majo 2010) pli ol 800 justkomercaj urboj en 18 landoj, ekzemple en Aŭstrio, Belgio, Britio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Svedio, kaj Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]