Justus Christian Loder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Justus Christian Loder
JustusChristianLoder.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1753 (1753-03-12)
en Rigo
Morto 16-an de aprilo 1832 (1832-04-16) (79-jara)
en Moskvo
Tombo Vvedenskoje-tombejo
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo kirurgo • anatomo • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Justus Ferdinand Christian LODER (12a de marto 1753 – 16a de aprilo 1832) estis germana anatomiisto kaj kirurgo kiu estis el Riga.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1777 Loder doktoriĝis el la Universitato de Göttingen, kaj la venontan jaron li estis nomumita profesoro pri kirurgio kaj anatomio en la Universitato de Jena, kie li praktikis medicinon dum la venontaj 25 jaroj. En Jena li estis responsa pri la establado de anatomia spektejo kaj "Accouchierhaus" (akuŝejo). En 1780-81, je la kosto de la Duko de Weimar, li faris sciencan veturadon tra Francio, Anglio kaj Nederlando, dum kiu li konis kelkajn bone konatajn kuracistojn kaj sciencistojn — Louis-Jean-Marie Daubenton, Jean-Louis Baudelocque, Félix Vicq-d'Azyr kaj John Hunter, inter aliaj.[1]

En 1803 li translokiĝis al la Universitato de Halle, kie li establis kliniko de obstetriko. Post la fermo de la Universitato de Halle fare de Napoleono en 1806, li iĝis persona kuracisto de la Prusia reĝa familio en Königsberg. Poste li relokiĝis en Rusio, kie en 1810 li iĝis persona kuracisto de la caro Aleksandro la 1-a. Inter 1814 kaj 1817 li zorgis la militistan hospitalon en Moskvo. Li mortis en Moskvo la 16an de aprilo 1832.

El 1794 ĝis 1803 li publikigis "Tabulae anatomicae", kiu estis majstroverko enhavanta kompletan kolekton de anatomiaj ilustraĵoj de la homa korpo. Tiu verko estis unu el la plej grandaj kaj plej kompletaj anatomiaj atlasoj en sia epoko. Dum sia kariero, Loder tenis pliiĝantajn amikecojn kun Christoph Wilhelm Hufeland[2] kaj Johann Wolfgang von Goethe, ambaŭ el kiuj estis havintaj anatomiajn klasojn el Loder.

Kun Goethe[redakti | redakti fonton]

Goethe sukcesis en 1784 kune kun Loder la (supozitan) malkovron de la intermakzela osto ĉe la homa embrio (li ne vidis, ke en pasinteco oni jam plurfoje priskribis tiun oston).[3] La intermakzela osto, kiun oni ĝis tiam konis nur ĉe mamuloj, kunkreskas ĉe homoj antaŭ la naskiĝo kun la najbaraj makzelaj ostoj. Lia malkovro estis konsiderata pruvo de la parenceco inter homoj kaj bestoj, kiu estis tiam ankoraŭ pridubata de multaj sciencistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anatomisches Handbuch, vol. 1, 1788 (dua eldono - 1800).
  • Anfangsgründe der chirurgischen Anthropologie und der Staatsarzneikunde, 1791 (tria eldono - 1800).
  • Chirurgisch-medicinische Beobachtungen, mehrentheils in der herzogl. Saxon-Weimar Krankenanstalt zu Jena gesammelt, vol. 1- 1794.
  • Tabulae anatomicae quas ad illustrandam humani corporis fabricam, (1794–1803).
  • Grundriß der Anatomie des menschlichen Körpers. Zum Gebrauche bei Vorlesungen und Secir-Uebungen, vol. 1- 1806.
  • Elementa anatomiae humani corporis, 1823.
  • Index praeparatorum aliarumque rerum ad anatomen spectantium, quae in museo Caes. Universitatis Mosquensis servantur, 1823 (dua eldono - 1826).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ADB:Loder, Justus Christian el @ Allgemeine Deutsche Biographie
  2. Manchester.edu Christoph Wilhelm Friedrich Hufeland (1762-1836); Skizo de artikolo en The Dictionary of Eighteenth Century German Philosophers
  3. Klaus Seehafer: Mein Leben, ein einzig Abenteuer – Johann Wolfgang Goethe, Biografie, p. 180.