Justus Menius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justus Menius
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1499 (1499-12-13)
en Fulda
Morto 11-an de aŭgusto 1558 (1558-08-11) (58-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo teologo • predikisto
vdr

Justus MENIUS (vere: Jodocus Mening; naskiĝinta la 18-an de decembro 1499 en Fulda, mortinta la 11-an de aŭgusto 1558 en Lepsiko) estis germana teologo kaj reformanto de Turingio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte en Erfurto kaj ekde 1599 ĉe la Universitato de Wittenberg li iĝis diakono en Mühlberg kaj unu jaron poste la unua evangelia paroĥestro en Erfurto en 1525. En 1528 li ekanimzorgadis en Eisenach kie li fariĝis en 1529 superintendanto. De tie li engaĝiĝis ĉe la kreo de la t.n. konkordaformulo wittenberg-a (Formula Concordiae Lutheri et Buceri), en 1537 ĉe konferenco en Schmalkalden, en 1539 ĉe la vizitado de la Albertidaj landoj, en 1540 ĉe la interparoladoj de Worms. Krome li partoprenis la novorganizon de ekleziaj strukturoj en Mühlhausen en 1642 antaŭ ol iĝi superintendanto en Gotao. Pro diversaj kvereloj teologiaj (kritiko de Andreo Osiandro kaj defendo de pozicioj de Georg Major pri la neceso de bonaj agoj por savi la animon) Menius devis demisii en 1556. La du lastajn vivojarojn li deĵoris animzorgade en Lepsiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, p. 601 (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]