Justus von Dohnányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justus von Dohnányi
Persona informo
Justus von Dohnányi
Naskiĝo la  2-an de decembro 1960(nun 1960-12-02), do nun 63-jara
en Lubeko
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Hochschule für Musik und Theater Hamburg vd
Familio
Patro Christoph von Dohnányi vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • filma scenaristo • television writer • televida reĝisoro vd
Laborkampo aktorado • kina scenverkado • television screenwriting • kina reĝisorado • television direction vd
Aktiva en Hamburgo vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj Freunde vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Justus von Dohnányi ([doˈnaːni]; naskiĝis la  2-an de decembro 1960(nun 1960-12-02) en Lubeko, do nun 63-jara) estas germana aktoro de kinejaj kaj televidaj filmoj, verkisto kaj reĝisoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Justus von Dohnányi estas la filo de la dirigento Christoph von Dohnányi kaj la nepo de la kontraŭnazia rezistinto Hans von Dohnányi, kiu havis germanan, aŭstran kaj hungaran civitanecojn. Lia onklo estas la politikisto Klaus von Dohnányi, eksa ĉefurbestro de Hamburgo. Li estas pranevo de la teologo Dietrich Bonhoeffer, kiu la 9-an de aprilo 1945 murdiĝis en la nazia koncentrejo Flossenbürg. Justus von Dohnányi studis aktoradon en la altlernejo pri muziko kaj teatro de Hamburgo. Post la studo li interalie profesi aktoris en renomaj teatroj de Frankfurto ĉe Majno kaj Hamburgo.

Sian unuan rolon en kineja filmo li en 1999 havis en la internacia produktaĵo Jacob the Liar / Jakob der Lügner. Ofte li videblas en germanlingvaj televidaj filmoj, ekzemple en la krimfilma televida serio Tatort. En 2001 li pro sia rolo en la filmo Das Experiment honoriĝis per la Germana Film-Premio. En 2004 li videblis en samjare du produktaĵoj, kiuj ambaŭ kritike prilumis la reĝimon de Nazia Germanio, nome Der Untergang kaj Napola – Elite für den Führer. Sekva granda projekto estis, flanke de la kolegoj Til Schweiger kaj Christian Ulmen, la kineja filmo Männerherzen de la reĝisoro Simon Verhoeven, kiu al la aktoro denove rezultigis Germanan Film-Premion kaj per 2,1 milionoj da kinejaj spektantoj iĝis la ĝis nun plej sukcesa kineja komedio en lia kariero.

En somero 2006 Justus von Dohnányi unuafoje estis reĝisoro de kineja filmo: En la projekto Bis zum Ellenbogen li estis reĝisoro, scenaristo, produktisto kaj flanka aktoro, por kiu li nomumiĝis por la Germana Film-Premio de 2008.

Listo de filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

  • 1998: Todfeinde – Die falsche Entscheidung
  • 1999: Jacob the Liar / Jakob der Lügner
  • 1999: James Bond 007 – The world is not enough
  • 1999: Ein Mann wie eine Waffe
  • 1999: Sturmzeit
  • 2000: Blondine sucht Millionär fürs Leben
  • 2000: Bonhoeffer: Agent of Grace
  • 2000 kaj 2008: Stubbe – Von Fall zu Fall (krimfilma serio, du epizodoj)
  • 2001: Das Experiment
  • 2001: Klassentreffen – Mordfall unter Freunden
  • 2001: Wambo
  • 2002: Operation Rubikon
  • 2002: Amen (germane Der Stellvertreter)
  • 2003: Blueprint
  • 2003: September
  • 2003: Weihnachtsmann über Bord!
  • 2004: Napola – Elite für den Führer
  • 2004: Der Untergang
  • 2005: Vom Suchen und Finden der Liebe
  • 2005: Enigma – Eine uneingestandene Liebe
  • 2006: Der die Tollkirsche ausgräbt
  • 2006: Schuld und Rache
  • 2006: Fürchte dich nicht
  • 2006: Vineta
  • 2007: Der geheimnisvolle Schatz von Troja
  • 2007: Eine gute Mutter
  • 2007: Bis zum Ellenbogen
  • 2008: Hardcover
  • 2008: 1½ Ritter – Auf der Suche nach der hinreißenden Herzelinde
  • 2008: Buddenbrooks
  • 2009: Männerherzen
  • 2009: Es liegt mir auf der Zunge
  • 2009: Frühlings Erwachen
  • 2010: Jud Süß – Film ohne Gewissen
  • 2010: Dr. Hope – Eine Frau gibt nicht auf
  • 2010: Das Leben ist zu lang
  • 2010: Dergroße Kater
  • 2011: Hindenburg
  • 2011: Der ganz große Traum
  • 2011: Männerherzen … und die ganz ganz große Liebe

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Bis zum Ellenbogen
  • 2011: Tatort, krimfilma serio, epizodo Das Dorf

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]