YouTube
YouTube | |
---|---|
Lando | ![]() |
Retadreso | www.youtube.com |
Lingvo(j) | Plurlingva |
Posedanto | Google Inc. (ekde 2006) |
Registriĝo |
|
Fondiĝo | 14-a de februaro 2005 |
Stato | Aktiva |
YouTube ['ju:.t(j)u:b] (Esperantigata kutime kiel Jutubo, pli malofte Jutjubo) estas retejo, videospektejo fondita en februaro 2005 de la iamaj PayPal-kunlaborantoj Chad Hurley, Steve Chen kaj Jawed Karim. Sur tiu retejo la uzantoj povas spekti filmetojn, datumflue transportatajn al la komputilo de la spektanto, kaj alŝuti proprajn filmetojn. La 9-an de oktobro 2006 Google anoncis sian aĉeton de YouTube.
Nomo[redakti | redakti fonton]
"Tube" (tubo) estas angla esprimo por indiki televidilon, pro la tie uzata "cathode ray tube" (tubo de katodoradioj). Oni povus do traduki "YouTube" per "via televidilo".
Teknologiaj trajtoj[redakti | redakti fonton]
YouTube ebligas alŝuti filmojn normalajn (t.e. ĝis 90-gradajn), 180-gradajn, kaj 360-gradajn.
Esperanto ĉe YouTube[redakti | redakti fonton]
La interfaco de YouTube ne estas havebla en Esperanto. Tamen estas sufiĉe granda komuno de esperantaj jutubistoj. La retejo tubaro aŭtomate kolektas esperantajn videojn kaj videojn pri Esperanto el YouTube.
Por listo de jutubaj kanaloj en Esperanto vidu la Listo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en Esperanto
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- YouTube – Kreativlabor oder Konkurrenz für „alte Medien“? Tagesschau.de (germane)
- Google ofertas 1,6 miliardojn da dolaroj por YouTube (germane)
- Google aĉetas YouTube (germane)