Jutlanda regionismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Historie, Danio konsistis el tri partoj: Jutlando, Sjælland kaj la aliaj insuloj, Skanio. Ĉiu iam havis proprajn dialekto(j)n kaj kulturon. Pro sia centreco, Kopenhago de Sjælland iĝis ĉefurbo kaj la tiea dialekto iĝis la oficiala Dana. Post la Skania Milito kaj rezulta perdo de Skanio al Svedio en 1658, ankaŭ perdiĝis la ĝistiama "ekvilibro" ĉirkaŭ la ĉefurbo. Sekve, Jutlando ektroviĝis en iu "duonranga" stato ene de la Dana regno, kaj certagrade ankoraŭ restas tia, laŭ kelkaj jutlandanoj. En Jutlando estas plej da aŭtoŝoseoj, en Jutlando la ĉefurba registaro volis konstrui atomenergian stacion dum la 1970-oj. Jutlando produktas pli da agrikulturaĵoj ol iu alia parto de Danio, sed tamen multe el la impostoj iras rekte al Kopenhago. Tial kelkaj homoj revadis pri plia regiona potenco - ne temas pri naciismo, ĉar kvankam ankoraŭ restas parolantoj de Jutaj dialektoj, la plejmulto de la jutlandanoj sentas sin Dana. Kelkaj jutlandanoj algluis sur siajn aŭtojn ŝildeton "J" kun Jutlanda mapo, anstataŭ la ordinara la ordinara "DK", sed tio estas kutime ŝerce farita. (Krome, tiu J kolizias kun la internacia aŭtosigno por Japanio.)

Tre evidentas la sentoj en Vendsyssel, kie oni eĉ kreis propran flagon por tiu plej norda regioneto.


Vidu ankaŭ: Centrismo - Skania naciismo