Saltu al enhavo

Jutoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jutoj
La Jutoj estas la nomo de popolo, el kiu kelkaj partoprenis en la "saksa" konkero de Britio kune kun saksoj kaj angloj.
La Jutoj estas la nomo de popolo, el kiu kelkaj partoprenis en la "saksa" konkero de Britio kune kun saksoj kaj angloj.
Persona informo
vdr

La jutoj estis anoj de antikva ĝermana popolo kiu verŝajne devenis de Jutlando.

Kune kun la engloj kaj la saksoj la jutoj disrabis Anglion ekde la malfrua 3-a jarcento, kaj poste invadis la landon. La tri popoloj estis konataj kiel la anglosaksoj. La jutoj okupis Kent, Hampshire kaj Isle of Wight. Dum la malfrua 7-a jarcento, laŭ la anglosaksa historiisto Bede, la jutaj nobeloj de Hampshire kaj Isle of Wight estis mortigataj de batalistoj de Wessex: eble la nenobeloj asimiliĝis de la loĝantoj de Wessex.