Jutta Leerdam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jutta Leerdam
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1998 (1998-12-30) (25-jaraĝa)
en 's-Gravenzande
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Amkunulo Koen Verweij • Jake Paul
Okupo
Okupo rapidsketisto
vdr
Leerdam (2018)

Jutta Monica Leerdam ('s-Gravenzande, 30-an de decembro 1998) estas nederlanda sketistino. En 2019 ŝi sketas por la teamo Reggeborgh.

En la sezono 2016/2017 ŝi gajnis la mondotitolon allround (ĉiuflanka) dum la Mondĉampioneco sketado por junuloj en 2017 sur la sketejo de Helsinki. Fine de 2017 ŝi partoprenis en la Olimpika kvalifika turniro rapidsketado Nederlando por la 500 m sed ne kvalifikiĝis por partopreno al la Vintra Olimpiko 2018.

Komence de novembro 2018 ŝi kvalifikiĝis je la 500 kaj 1000 metroj por la unuaj kvar mondpokalkonkursoj.[1] Pliposte en la sezono ŝi gajnis la nederlandan ĉampionecon Sprinton.

Je la 12-a de januaro 2020 ŝi fariĝis eŭropa ĉampiono por la 1000 m en la Thialf stadiono de Heerenveen.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Leerdam havas rilaton kun sketisto Koen Verweij.[2]

Personaj rekordoj[redakti | redakti fonton]

  • 500 m     37,83 sek. (27-an de januaro 2019 en Heerenveen)
  • 1000 m   1:13,67 min. (12-an de januaro 2020 en Heerenveen)
  • 1500 m   1:54,31 min. (9-an de marto 2018 en Salt Lake City)
  • 3000 m   4:05,19 min. (10-an de marto 2018 en Salt Lake City)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]