Juvénal Habyarimana
Juvénal Habyarimana | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Juvénal Habyarimana | |||||
Naskiĝo | 8-an de marto 1937 en Gisenyi Province, ![]() | ||||
Morto | 6-an de aprilo 1994 (57-jaraĝa) en Kigalio, ![]() | ||||
Mortis pro | Magnicide (en) ![]() ![]() | ||||
Mortis per | Surfaca-aera misilo ![]() | ||||
Tombo | Gbadolite (1994–1997) ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • ruanda vd | ||||
Ŝtataneco | Ruando ![]() | ||||
Alma mater | Lovanium University (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Nacia Revolucia Movado por Disvolviĝo ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Agathe Habyarimana (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 8 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1963–1994 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juvénal HABYARIMANA (8a de marto, 1937 - 6a de aprilo, 1994) estis la Prezidanto de Ruando de militista puĉo en 1973 ĝis 1994, kiam li mortis en aviadilkraŝo kiu ekigis la Ruandan Genocidon.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Habyarimana estis naskita en superklasan hutuan familion. Li studis medicinon antaŭ ol komenci militan karieron. Li studentiĝis ĉe la kadetlernejo en 1961, estis promociita al Ĉefo de la Armea Kunlaborantaro en 1963, kaj estis nomumita Ministro de Defendo en 1965.
La 5-an de julio 1973 la ruanda armeo ekkaptis la potencon kaj nomumis militan registaron, estrita de generalo Juvénal Habyarimana, kiu tiam estis la landa ministro pri defendo. Armea tribunalo kondamnis la kuzon de Habyarimana, prezidanton Grégoire Kayibanda, kaj sep ministrojn al morto. Habyarimana iĝis la nova prezidanto de Ruando. Dum la dua datreveno de la puĉo, Habyarimana sciigis, ke nova partio estis establita en la lando, al kiu ĉiu ruandano estis postulata aliĝi: nome la Nacia Revolucia Movado por Evoluo (MRND). La celo de la partio estis "elimini regionan kaj etnan malamikecon kaj evoluigi kamparajn areojn."
Dum siaj dudek jaroj en povo, Habyarimana forte favoris sian propran etnon, la hutuojn, kaj aparte eminentajn hutuajn gvidantojn en norda Ruando. Lia potenco estis garantiita fare de la potencaj hutuaj familioj de norda Ruando, parte tra la edzino de Habyarimana, Agathe Kazinga, kiu estis membro de unu el la plej elstaraj familioj. Tiu grupo de nordaj ruandaj potenculoj estis nomita Akazu, kun la signifo "malgranda domo".
La 6-an de aprilo 1994, la aviadilo Dassault Falcon 50 de Habyarimana surteriĝis en la flughaveno de Kigali, revenante el Tanzanio el kunveno, en kiu estis partoprenintaj ŝtatestroj de najbaraj landoj, kiam franca MILAN-misilo pafita de nekonata loko trafis la aviadilon de la prezidanto. En la sekva eksplodo, la aviadilo estis tute detruita kaj ĉiuj pasaĝeroj mortis, inkluzive de la hutua prezidanto de Burundo, Cyprien Ntaryamira. La postan matenon, la publika dissendanto de Ruando Radio Rwanda kaj la privata Radio Télévision Libre des Mille Collines riproĉis la Ruandan Patriotan Fronton kaj la UN-pacforton UNAMIR pri la murdo de la prezidanto. Akazu kaj Hutu-organizoj komencis la longplanitan sisteman efektivigon de genocido.