Juvenalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juvenalo (latine, Decius Junius Juvenalis) estis latina poeto de la malfrua 1-a kaj frua 2-a jarcentoj, kiu famas pro siaj satiroj.

Vivo

Pri la vivo de Juvenalo malmulto certas. Verŝajne li estis filo, aŭ adopta filo, de eks-sklavo, kaj studis retorikon sub Kvintiliano; kaj dumtempe aŭ TrajanoDomitiano ekzilis lin de Romo al Egiptujo ĉar li insultis aktoron favoratan de la imperiestro.

Satiroj

Juvenalo verkis 16 vers-satirojn, el kiuj la 16-a parte perdiĝis. Ili akre kritikis la morojn kaj la ekstavagancon de romianoj, kaj notindas pro sia iom sovaĝa lingvo (kontraste al la pli milda tono de la satiroj de Horacio). La poemoj donas detalan, kvankam karikaturan, bildon de liaepoka vivmaniero.

La satiroj ege influis postajn poetojn kaj verkistojn, kiel John Dryden, Jonathan Swift, Alexander Pope kaj Samuel Johnson.

Vidu ankaŭ