Juzbado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juzbado
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37115
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 189  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 5° 52′ U (mapo)41.077777777778-5.8613888888889Koordinatoj: 41° 5′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto 789 m [+]
Areo 21,74 km² (2 174 ha) [+]
Juzbado (Provinco Salamanko)
Juzbado (Provinco Salamanko)
DEC
Juzbado
Juzbado
Situo de Juzbado
Juzbado (Hispanio)
Juzbado (Hispanio)
DEC
Juzbado
Juzbado
Situo de Juzbado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Juzbado [+]
vdr

Juzbado estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carrascal, Juzbado kaj Olmillos krom la senhoma Palancares, okupas totalan areon de 21,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 173 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 23 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Murpentraĵoj malantaŭ la polmoludejo.

Estas restaĵoj de vetonoj, ekzemple taŭr-skulptaĵo (verraco, kiu aperas en la maldekstra duono de la blazono), sed la setlejo mem fondiĝis je la 10-a jarcento kaj poste estis loko de la episkopo de Salamanko. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (maizo, cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis; estas naturaj lokoj ĉe la rivero Tormes, kverkaroj, banloko, ktp. Ekde 1985 estas fabriko de atommaterialoj por atomcentraloj en Hispanio, Germanio kaj Rusio. Krome estas la Muzeo de la Faŭlto pri kompreno de la pejzaĝo.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]