János Besze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BESZE János [pr. bese] estis hungara liberala politikisto, advokato naskiĝinta en Szendrő en 1811 kaj mortinta en Arado la 16-an de oktobro 1892.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Besze estis 1848 deputito kaj poste estis majoro de naciaj gardistoj en Komárom. Li estis organizanto de la popolribelo en Borsod kaj Heves. Li partoptrenis en la landkunveno de Debreceno kaj akompanis na Kossuth al popolkunvenoj. En julio 1849 li estis komisaro de Fejér. Li estis malliberigita dum sep jaroj post la hungara revolucio de 1848. En 1861 li estis denove deputito de Esztergom. Li apartenis komence al Határozati Párt, poste en 1865 la partio de Ferenc Deák. En 1869 li estis prezidanto de la financa tribunalo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Szózat a haladás barátaihoz (Esztergom, 1841);
  • Papi nőtlenség (Esztergom, 1848);
  • Szebb jövőnk kulcsa (Pest, 1865);
  • Helyzetünk fekete rámába foglalt tükre (Bp., 1875);
  • Történelmi bölcsészet vázlata (Szeged, 1885);
  • Öreg szabadkőműves hattyúdala (Nagyszentmiklós, 1888).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon