János Czech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Czech
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1798 (1798-06-10)
en Győr
Morto 1-an de novembro 1854 (1854-11-01) (56-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistoarkivisto
vdr

János CZECH [jAnoŝ ceĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czech János estis hungara juĝisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1832).

János Czech [1] naskiĝis la 10-an de junio 1798 en Győr. Li mortis la 1-an de novembro 1854 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Czech frekventis komence lernejon en la tiama hungara ĉefurbo Pozsony [poĵonj] (nuntempa Bratislavo en Slovakio), poste en Győr. Li komencis sian karieron en sia naskiĝurbo kiel juĝeja notario en 1820. En 1831 li estis elektita urbestro, en 1836 ĉefjuĝisto, intertempe li estis elektita ankaŭ deputito parlamenta. En la 1840-aj jaroj li ekhavis diversajn altajn ŝtatajn poziciojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Győr vármegye főispánjairól (Pri departementestroj de Győr) 1827
  • Győr várossa szegények intézete és azzal egyesült árvaház 1832–1833 (Domo de malriĉuloj en Győr kaj kunfandiĝanta almozulejo) 1833
  • diversaj manuskriptoj kaj arĥivaj laboraĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]