János Horváth (teologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János estis hungara teologo, episkopo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1832).

János Horváth [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1769 en Csicsó (nuntempa Balatoncsicsó). Li mortis la 16-an de januaro 1835 en Pozsony (tiam en Hungara reĝlando, nun en Slovakio kiel Bratislavo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth frekventis gimnaziojn en Pápa kaj Veszprém (urbo), akademion en Pozsony [poĵonj]. Li pastriĝis en 1792, poste li laboris en diversaj paroĥoj. En 1808 li iĝis abato, krome li gvidis porpastran lernejon. En 1826 li akiris diplomon pri teologio kaj li iĝis episkopo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Miképpen kell embernek tartoztatnia, viselnie, könnyebbitenie a kereszteket tiszti hivataljában? (1811)
  • A régi magyaroknak vallásbéli s erköltsi állapottyokról (1817)
  • Szent István első apostoli király a magyar nemzetnek tökélletes emberségre vezető bölcs kalauza (1825)

Fontoj[redakti | redakti fonton]