János Proszt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Proszt
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1892 (1892-02-06)
en Budapeŝto
Morto 6-an de julio 1968 (1968-07-06) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Stephen I of Hungary High School • Universitato Eötvös LorándHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

János PROSZT [jAnoŝ prost], laŭ la hungara skribmaniero Proszt János estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

János Proszt naskiĝis la 6-an de februaro 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de julio 1968 en Budapeŝto (?).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Proszt frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. Li finbatalis la 1-an mondomiliton, poste li instruis en universitato (komence en Budapeŝto, poste en Sopron) havanta diversajn rangojn. Inter 1948-1963 li denove instruis en universitato de Budapeŝto, dume en 1952 li doktoriĝis. Li pensiuliĝis en 1963, sed ankaŭ poste aktivadis ekzemple li helpis fondon de kemia muzeo. Li ricevis premion Kossuth en 1953.

Li okupiĝis en la praktiko pri produktado de silikonoj, en la teorio pri historio de la kemio.

Liaj ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Physikai chemiai gyakorlatok (Fizikaj-kemiaj ekzercoj) 1926
  • A selmeci Bányászati Akadémia mint a kémiai tudományos kutatás bölcsője hazánkban 1938
  • Általános és szervetlen kémia 1954
  • Bevezetés a polarográfíába 1959

Fontoj[redakti | redakti fonton]