János Rombauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Rombauer
János Rombauer (1820, fare de nekonatulo)
János Rombauer (1820, fare de nekonatulo)
Persona informo
Naskonomo Johann Rombauer
Naskiĝo la  28-an de majo 1782(nun 1782-05-28)
en Hungario Leutschau (Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de februaro 1849
en Hungario Eperjes (Hungara reĝlando)
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

János Rombauer [jAnoŝ rombaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rombauer János estis hungarlandana-germana bidermajra pentristo (portretisto). Li estis sola de sia tempo, kiu ne lernis en Vieno. Li apartenis al la germana minoritato de la lando.

János Rombauer: Junulo en pejzaĝo (1804)

János Rombauer [1] naskiĝis la 28-an de majo 1782 en Leutschau (Hungara reĝlando, nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 12-an de februaro 1849 en Eperjes (Hungara reĝlando, nuntempa Prešov en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Rombauer lernis pentradon private en sia naskiĝurbo (laŭ alia informo en Pest (urbo)), poste li pentradis pejzaĝojn kaj portretojn. En 1806 rusa grafo invitis lin al Sanktpeterburgo, kie li iĝis kortega pentristo. Li profitis la eblecon kaj li ankaŭ kopiis pentraĵojn en Muzeo Ermitejo. En 1810 kaj 1820 li partoprenis en ekspozicioj en la cara ĉefurbo. Li revenis al Hungarlando en 1824 kaj laboris en Eperjes ĝis sia morto (li pentris pli ol 200 portretojn). Li edziĝis en 1818, filino naskiĝis en 1829.

Memorekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Eperjes/Prešov (1904, 1964)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]