Jánosné Keserű
Jánosné Keserű | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bérci Etelka |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1925 en Gyoma |
Morto | 1-an de aprilo 2018 (92-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | János Keserű |
Okupo | |
Okupo | politikisto ekonomikisto |
Jánosné Keserű [jAnoŝnE keŝerU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keserű Jánosné estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto. Ŝia origina nomo ĝis la geedziĝo estis Etelka Bérci.
Jánosné Keserű [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1925 en Gyoma [djoma] (nuntempe urboparto de Gyomaendrőd) kaj mortis la 1-a de aprilo 2018.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jánosné Keserű frekventis komercan mezlernejon, poste en la jaroj 1943 kaj 1944 ŝi administris en banko. Ŝi aliĝis al la komunistoj en 1945, poste ŝi ricevis partian postenon. Ŝi plulernis en Universitato Marx Károly, kie ŝi akiris diplomon en 1950, poste ŝi ricevis pli signifajn partiajn postenojn. Inter 1967 kaj 1971 ŝi estis subministro pri enlanda komerco, poste ĝis 1980 ŝi estis ministro pri malpeza industrio. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi ofte havis ankaŭ signifajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn.