Józef Szaniawski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Szaniawski
Persona informo
Józef Szaniawski
Naskiĝo 4-an de oktobro 1944 (1944-10-04)
en Lvivo
Morto 4-an de septembro 2012 (2012-09-04) (67-jaraĝa)
en Tatroj
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Infanoj Filip Frąckowiak vd
Profesio
Okupo historiistoĵurnalisto • politikologo • publikigisto vd
Laborkampo historiopolitika sciencoĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef Szaniawski (naskiĝis la 4-an de oktobro 1944 en Lvovo, mortis la 4-an de septembro 2012 en Tatroj) – pola politologo, doktoro pri historio, sovetologo, ĵurnalisto. Publicisto kaj felietonisto de Nasz Dziennik, Gazeta Polska, Televido Trwam, Radio Maryja kaj interreta SIM-Radio. Lekciisto de la Universitato al Kardinalo Stefan Wyszyński kaj profesoro nomumita de la Supera Lernejo de Internaciaj Rilatoj kaj Amerikanistiko kaj de la Supera Lernejo pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikado en Toruń.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pola Popola Respubliko

En la jaroj 1970-1985 estis redaktoro de Polska Agencja Prasowa (Pola Pres-Agentejo) en Varsovio. Dum fruaj jaroj de la Pola Popola Respubliko mallongtempe apartenis al la Asocio de Amikeco Pola-Sovetunia. De 1973 ligis konspiran kunlaboron kun Radio Libera Eŭropo, al kiu transdonis multe da necenzuritaj depeŝoj de komunista regopovo. Por la disaŭdigejo dum 11 jaroj verkis kaj sendis pli ol duonmilo da sekretaj korespondaĵoj. Tiam li ekkonis Jan Nowak-Jeziorański. Li agadis kontraŭ sovetaj influoj en Pollando kaj favore al integro de Pollando kun NATO. En 1985 estis dekonspirita de WSW (Militista Servo Interna) kaj SB (Sekureca Servo), arestita kaj false akuzita pri kunlaboro kun CIA. Militista juĝo kondamnis lin al 10 jaroj de enprizonigo. En la jaroj 1985-1990 estis enkarcerigita en la malliberejoj de varsovia kvartalo Mokotów ĉe la strato Rakowiecka kaj en Barczewo. Senkulpigita de la Supera Tribunalo, kiu difinis lin la lasta politika malliberulo en la Pola Popola Respubliko. Liberiĝis la 22-an de decembro 1989.

La Tria Respubliko

Li iĝis prokuristo de kolonelo Ryszard Kukliński en Pollando, organizante kampanjon por restarigi bonan nomon pri li. Kontribuis al malkaŝo de lia spiona misio kaj lia rehonorigo. En 1998 preparis viziton de la kolonelo en Pollando. De 2006 estis fondinto kaj direktoro de la Ĉambro de Memoro pri Kolonelo Kukliński (troviĝanta ĉe la str. Kanonii 20/22 en la Malnova Urbo, proksime al la katedralo al Sankta Johano Baptisto).

Józef Szaniawski kunlaboris kun la Monda Asocio de Soldatoj de Enlanda Armeo kaj estis unu el iniciatintoj de la konstruo de Katin-Monumento en Varsovio.

En la jaroj 1990–2003 publikigis en la pola kaj diaspora gazetaro en Usono. En la jaroj 1994–2003 lekciis en Ĵurnalisma Instituto de Varsovia Universitato, de 1996 ĝis 2001 estis profesoro kaj vicrektoro de Supera Ĵurnalisma Lernejo je la nomo de Melchior Wańkowicz. De 2001 lekciis en Supera Lernejo de Internaciaj Rilatoj kaj de Amerikologio en Universitato de Kardinalo Stefan Wyszyński. Ankaŭ lekciis en fondita de pastro Tadeusz Rydzyk altlernejo en Toruń. Kunlaboris pri kreo de historiaj filmoj por Telewizja Polska kaj Telewizja Trwam kaj estis aŭtoro de multaj radio-disaŭdigoj.

Aŭtoro de kelkaj miloj de artikoloj, politikaj eseoj, libroj (precipe pri kolonelo Ryszard Kukliński kaj Józef Piłsudski).

Li estis ligita kun kantistino Halina Frąckowiak, kies filo Filip Frąckowiak iĝis sekvanto de Józef Szaniawski sur la posteno de direktoro de la Ĉambro.

La 4-an de septembro 2012 mortis tragike en Tatroj descendante de montpinto. La 15-an de septembro okazis enteriga ceremonio en Militista Tombejo en Powązki.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 30-an de julio 2011 ricevis la titolon Merita por la ĉefurbo Varsovio.

Novembre 2013 aperis biografio de Józef Szaniawski verkita de lia filo Filip, titolita Józef Szaniawski. Ostatni więzień polityczny PRL (Józef Szaniawski. La lasta politika malliberulo en Pola Popola Respubliko).

La 24-an de novembro 2013 en preĝejo al Sankta Jacek en samnomita paroĥejo en Ĉikago oni malkovris la memortabulon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Reduta-Polska między historią a geopolityką (Defendejo - Pollando inter historio kaj geopolitiko), Warszawa-Chicago, 2002 ISBN 83-88455-65-6
  • Samotna misja pułkownik Kukliński i zimna wojna (Soleca misio. Kolonelo Kukliński kaj la malvarma milito), Warszawa-Chicago, 2003 ISBN 83-88455-85-0
  • Pułkownik Kukliński - Misja Polski (Kolonelo Kukliński - Misio de Pollando), Eldonejo Ex Libris Warszawa-Chicago, 2005 (antaŭparolo - Tomasz Lis)
  • Pułkownik Kukliński - tajna misja (Kolonelo Kukliński - sekreta misio), Eldonejo RYTM Warszawa 2008
  • Victoria Polska. Marszałek Piłsudski w obronie Europy (Pola Venko. Marŝalo Józef Piłsudski en la defendo de Eŭropo), Eldonejo Ex Libris Warszawa 2009 (antaŭparolo - episkopo Tadeusz Płoski)
  • Grunwald pole chwały (Grunwald - la kampo de gloro), Eldonejo Ex Libris Warszawa 2010 (antaŭparolo - episkopo Tadeusz Płoski)
  • Czas historią pisany (2012, postmorte – kolekto de felietonoj de Józef Szaniawski publikigitaj en „Nasz Dziennik” en la jaroj 2006-2012), Księgarnia Naszego Dziennika, Warszawa, ISBN 978-83-912486-4-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]