József Markos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

'Markos József, Alfonzó, Alfonso (28-a de februaro 1912 Budapeŝto31-a de majo 1987) artisto, parodiisto. Li ludis en 1930-40 kiel artisto eksterlande. Reveninte al Budapeŝto, li ludis en varieteoj, amuzejoj per soloartaĵoj. Li sukcese travivis la ukrainian dummilitan laborservon (en Hungario la juddevenaj hungaroj devis senpage laborsevi dum la milito). Post la milito, li ludis en multaj teatroj kaj fine li subskribis kontakton kun Vidám Színpad (Distra Podio) en 1951. Tiu li laboris (krom 2 jarojn; inter 1956-1958 li laboris en Belgio) kaj estis gvidanta stelulo ĝismorte. Li mem elpensis la programerojn, de la baza ideo ĝis la plej etaj gestoj. Li parodiis profesiojn, kondutojn, kondutajn manierojn per elstara kapableco. Liaj eternaj rolludoj estis la imitado de dirigento, muzika artisto, mallerta cirkoludisto, Ĉehov-heroo (SOÓS András: Ványadt bácsi (Kaduka Oĉjo)), ŝakmajstro. Li brave uzis la manierojn de la pantomimo: lia gestumado, senmova vango kaŭzis nekredeblan sukceson.

Lia filo estas György Markos, hungara humuristo.

Distingoj:[redakti | redakti fonton]

  • Merita Artisto (Érdemes Művész) (1969)
  • krompremio de la ĵurio en Montreaŭ-a televida festivalo (1975, pro la filmo Cirko Alfonzo „Alfonzó cirkusz”)
  • krompremio de la ĵurio en Montreaŭ-a televida festivalo (1977, Miksa peklaĵo „Vegyes savanyúság”).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

retejo Arkivigite je 2004-12-23 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.