József Podmaniczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Podmaniczky
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1756 (1756-07-29)
en Hungario
Morto 11-an de majo 1823 (1823-05-11) (66-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Podmaniczky
Frat(in)o László Antal Podmaniczky
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

Barono József Podmaniczky [jOĵef podmanicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Podmaniczky József estis hungara ĉambelano, politikisto, mecenato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis podmanini kaj aszódi. József Podmaniczky [1] naskiĝis la 29-an de julio 1756 ie en Hungara reĝlando, li mortis la 11-an de majo 1823 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Podmaniczky studis en Gotingeno inter 1776-1779, poste li studvojaĝis al Britio, Francio, Italio. En 1781 li akiris postenon en municipo de Fiume, poste de Buda. Post jaroj li jam ne apogis politikon de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio), li serĉis tiujn nobelojn, kiuj volis reformojn. Pro morto de Jozefo la 2-a la disvolviĝo ĉesis, sed poste li mem kaj lia rondo jam politikadis en la hungara parlamento. La parlamentaj reformoj ne sukcesis pro morto de la nova imperiestro Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio). Inter 1793-1796 li estis direktoro de hungarlingva teatra trupo. En 1802 li estis nomumita departementestro de Bács-Bodrog, en 1807 li ricevis la titolon vera interna sekreta reĝkonsilisto. Inter 1815–1817 li estis delegito al pacdiktatoj en Eŭropo. Li apogis la hungarajn artistojn, sciencistojn. En lia palaco pianludis unuafoje Franz Liszt, kiam la juna pianisto aĝis 7. Li ricevis danan premion, li neniam edziĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Li postlasis taglibron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]