József Takács (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Takács
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1884 (1884-03-14)
en Orosháza
Morto 2-an de februaro 1961 (1961-02-02) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Takács [jOĵef takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács József estis hungara laboristo, redaktoro, ministro, parlamentano.

József Takács [1] naskiĝis la 17-an de marto 1884 en Orosháza. Li mortis la 2-an de februaro 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Takács frekventis nur bazlernejon, poste li estis simpla laboristo. En 1903 li aliĝis al socialdemokrata movado, post jaroj li kontribuis, krome li havis movadajn postenojn. Inter 1915 kaj 1918 li estis soldato. Dum la sestaga Kabineto Peidl li estis ministro pri agrikulturo. Inter 1919 kaj 1944 li redaktis Népszava. Dum la nazia erao li kaŝiĝis. Inter 1945 kaj 1947 li estis subministro kaj parlamenta deputito. Li kontraŭis unuiĝon de socialdemokratoj kaj komunistoj, tial li perdis ĉiujn postenojn, fine li eĉ estis kondamnita je 15 jarojn. Li ricevis amnestion en 1955. En la sekva jaro la verdikto estis nuligita.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szenvedő emberek (1910) - novelo
  • Mezőgazdasági munkáskérdés (1920)
  • A magyarországi földmunkásmozgalom története (1926)
  • Új agrárpolitika a magyar demokráciában (Nova agrikultura politiko en la hungara demokratio), (1945)
  • A községvezetés alapkérdései (Fundamentaj demandoj de la buĝeto), (1948)

Fontoj[redakti | redakti fonton]