József Vágó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Vágó
hungara arkitekto pentrita de József Rippl-Rónai
hungara arkitekto
pentrita de József Rippl-Rónai
Persona informo
Naskonomo Weinberger József
Naskiĝo 23-a de decembro 1877
en Nagyvárad (nun en Rumanio)
Morto 7-a de junio 1947
en Parizo, Francio
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o László Vágó
Edz(in)o Gitta Lénárt
Infano Pierre Vago
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Palaco Gresham
Gutenberg-otthon
Nemzeti Szalon
Árkád Bazár
vdr

VÁGÓ József [vago joĵef] estis arkitekto, elstara reprezentanto de la hungara secesia konstruarto. Li naskiĝis la 23-an de decembro 1877 en Nagyvárad (nun en Rumanio kiel Oradea) kaj mortis la 7-an de junio 1947 en Parizo. Li estis la pli juna frato de László Vágó kaj lia filo estis Pierre Vago, ambaŭ arkitektoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Vágó studis en la budapeŝta Reĝa Teknikuniversitato József. Li finis la studadon en 1900 kaj eklaboris kun Ödön Lechner, Zsigmond Quittner kaj Ignác Alpár, gravaj reprezentantoj de la hungara eklektika konstruarto. Li planis kun ili kaj kun lia frato László Vágó multajn budapeŝtajn publikajn konstruaĵojn (ekz. Borsa Palaco, Hungara Nacia Banko, Agrikultura Muzeo, Palaco Gresham. Li laboris pli poste kun sia frato (Nacia Salono, Petõfi-, Gutenberg-domo), kaj li malfermis en 1910 memstaran konstruburoon kaj planis loĝdomojn, vilaojn. Oni nomumis lin post la „kalistefa revolucio" (oktobro de 1918) al prezidanto de la Tutlanda Loĝafera Konsilio, dum la Hungara Sovetrespubliko li estis prezidanto de la konstruista direktorio. Pro tio li elmigris kaj vivis ekde 1920 en Svislando, poste en Italio kaj Francio. Li gajnis en 1926 la konkuron pri planado de la Ĝeneva ĉefsidejo de la Ligo de Popoloj kaj en la sekva jaro oni komisiis lin pri realigo de la planoj (kun aliaj kvar same venkaj premiitoj). Poste li faris ĉefe teoriajn laborojn kaj okupiĝis pri realigo de la ideala urbo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.