Jūrmala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jūrmala
konata skulptaĵo de terglobo en la urbocentro
konata skulptaĵo de terglobo en la urbocentro
konata skulptaĵo de terglobo en la urbocentro
ŝtata urbo de Latvio • feriurbo • respublika urbo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Livonio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajto ekde 1920
Telefonkodo (+371) 67
Kodo laŭ ISO LV-JUR
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 158  (2023) [+]
Loĝdenso 505 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 58′ N, 23° 43′ O (mapo)56.966523.722111111111Koordinatoj: 56° 58′ N, 23° 43′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 101,23 km² (10 123 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Jūrmala (Latvio)
Jūrmala (Latvio)
DEC
Jūrmala
Jūrmala
Situo de Jūrmala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jūrmala [+]
vdr

Jūrmala (latve, historie ankaŭ germane Rigastrand, do "plaĝo de Rigo") estas kuracurbo borde de la Golfo de Rigo de la Balta Maro en Latvio. Komence de januaro 2005 la urbo havis 55 603 loĝantojn. Historie la loko, kiu disponas pri fama sabla plaĝo, estis ripoziga kaj vilaa antaŭurbo por la loĝantoj de la latva ĉefurbo Rigo, kaj nur dum 1920 iĝis memstara urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la urbo Jūrmala la rivero Lielupe fluas en la Baltan Maron, 10 kilometrojn pli sudoriente troviĝas la latva ĉefurbo Rigo.

La teritorio de Jūrmala ampleksas proksimume 40 kilometrojn da marborda tereno nordokcidente kaj okcidente de Rigo kaj de okcidento al oriento konsistas el la unuopaj loĝlokoj Ķemeri, Jaunķemeri, Sloka, Kauguri, Vaivari, Asari, Melluži, Pumpuri, Jaundubulti, Dubulti, Majori, Dzintari, Bulduri, Lielupe kaj Priedaine. La loĝloko Bulduri historie germane nomiĝis Bilderlingshof kaj ĝis la jaro 1914 estis la preferata sidejo de la germanlingva intelektularo de Latvio, de la plejriĉuloj kaj nobeloj. Parto inter Dzintari kaj Bulduri inter 1874 kaj 1914 nomatis Edinburgh, honore al la geedziĝo de la rusa princino Maria Alexandrowna Romanowa kun la brita princo Alfred, duko de Edinburgo, dum la jaro 1874.

impreso de la plaĝo de Jūrmala

En Jūrmala troviĝas multaj libertempaj instalaĵoj, vasta marborda promenejo kaj multaj restoracioj. La longa fajnsabla plaĝo de pli ol 30 kilometroj estas la plej konata de Latvio.

Jūrmala estas kuracurbo, kiu riĉas je sulfuraj sanigaj fontoj kaj aŭte viziteblas de gastoj nur post pago de urbocentra kotizo. Vidindas multaj imponaj vilaoj en ligna konstruo laŭ la arkitektura stilo secesio.

Komence de la 21-a jarcento pluraj hoteloj lukse renoviĝis kaj novkonstruiĝis. La hoteloĉeno Kempinski provas per la renovigo de grandhotelo kaj la novkonstruo de luksaj banejaj kaj ripozigaj instalaĵoj revigigi la prestiĝon de Jūrmala kiel luksa feriejo.

Ĉiujare ekde la sovetunia epoko de Latvio en Jūrmala okazas la muzika konkurso "Jaunais vilnis" ("nova ondo", ruse "Новая волна"). En tiu konkurso partoprenas junaj, nekonataj muzikistoj el la teritorio de la eksa Sovetunio – kaj la konkurso ĝis nun pluokazas malgraŭ ke cetere ja la urbo kiel la cetero de la baltiaj ŝtatoj ene de Eŭropa Unio politike kaj ekonomie evoluas tre dise de la aliaj partoj de la eksa sovetunia imperio. Tamen daŭre en Jūrmala, samkiel en la litova urbo Palanga kaj la aliaj marbordaj feriejoj de la baltaj ŝtatoj, multnombras eksterlandaj someraj feriantoj el Rusio kaj Belorusio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj de Jūrmala estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

tipa urba vilao en ligna konstruo