Kálmán Antos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kálmán Antos
Persona informo
Naskiĝo la 19-an de novembro 1902(nun 1902-11-19)
en Hungario Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 16-an de majo 1985 (1985-05-16)
en Novjorko
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio komponistoorgenistoinstruisto
Information icon.svg
vdr

Kálmán Antos [antoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Antos Kálmán estis hungara komponisto, orgenisto, dirigento, muziklerneja instruisto.

Kálmán Antos [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1902 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 16-an de majo 1985 en Novjorko (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Antos ricevis la unuajn muziklecionojn hejme. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 19221926. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dezső Antalffy-Zsiross, Aladár Zalánfy kaj Albert Siklós. Li daŭris la lernadon en Universitato de Berlino. Hejmenveninta li estis orgenisto kaj dirigento de Vota Katedralo de Szeged inter 1930 kaj 1944, li ankaŭ instruis en la urba muziklernejo inter 1934–1944. Tiutempe li recitalis en Frankfurto ĉe Majno kaj Prago. En 1944 li translokiĝis al Romo, kie li estis orgenisto en Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj. En 1947 li elmigris al Novjorko, kie li instruis en kolegio inter 1947-1952, poste li estis orgenisto samloke. En 1956 li akiris plian diplomon en Novjorko, poste li orgenis en en:St. Thomas More Church (New York City), samtempe li estis muzika direktoro en alia kolegio.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

2 sciencoj Zoltán Bay kaj Albert Szent-Györgyi aŭdis koncerton de Antos en Katedralo de Szeged. Dum la paŭzo ili konatiĝis, poste ili estis amikoj.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]