Kálmán Bakonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Bakonyi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1859 (1859-03-13)
en Kötcse
Morto 23-an de septembro 1942 (1942-09-23) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juĝisto
vdr

Kálmán Bakonyi [bakonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakonyi Kálmán estis hungara ministeria oficisto, prokuroro, juĝisto, framasono.

Kálmán Bakonyi[1] naskiĝis la 13-an de marto 1859 en Kötcse, li mortis la 23-an de septembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Bakonyi devenis el juda familio [1]. Li akiris juran diplomon en la kalvinana jura akademio de Debrecen en 1881, advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en la sekva jaro. Post la dua diplomo li estis justicministeria oficisto, subprokuroro en Eger (1887–1895), juĝisto en Budapeŝto (1895–1908). En 1908 li partoprenis en establo de juĝejo por gejunuloj, kie li estis juĝisto ĝis 1925. Li havis altajn postenojn en la hungara framasona hierarkio. Lia jura laboro specialiĝis al protektado de gejunuloj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A párbaj (1900)
  • Az egyesbírósági hatáskör kérdése fiatalkorúak bűnpörében (1911)
  • Az állami és társadalmi gyermekvédelem (1916)
  • A magyar szabadkőművesség igazsága. I. (1927)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.