Kálmán Géresi
| Kálmán Géresi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 25-an de decembro 1841 en |
| Morto | la 23-an de januaro 1921 en |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Debrecen Reformed College High School and Student Dormitory (en) Universitato Eötvös Loránd (–1873) |
| Okupo | |
| Okupo | teatra historiisto universitata instruisto |
Kálmán Géresi [gEreŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Géresi Kálmán, estis hungara historiisto, altlerneja instruisto, bibliotekisto. Lia nobela antaŭnomo estis mátészalkai [mAtEsalkai].
Kálmán Géresi[1] naskiĝis la 25-an de decembro 1841 en Visk (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Viŝkove en Ukrainio), li mortis la 23-an de januaro 1921 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Géresi maturiĝis en kolegio de Debrecen en 1861, poste li studis en Reĝa Universitato de Pest, pli poste li iĝis kalvinana pastro en 1864 en Kalvinana Kolegio kaj Akademio (Debrecen). Inter 1863-1868 li estis helpinstruisto en kalvinana gimnazio de Pest (urbo), poste li studis kaj akiris diplomon en Universitato de Pest en 1873, sed dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ familia edukisto de István Tisza. Post la diplomo li studis duonjaron en Moskvo kaj Sanktpeterburgo. Hejmenveninta li instruis en la kalvinana akademio, samtempe li estis bibliotekisto samloke ĝis 1896. Pli poste li estis inspektoro ĝis la pensiuliĝo en 1919. Intertempe li partoprenis en kalvinana koncilio en 1891. Lia edzino naskis filon, krome li edukis filinon el la pli frua tempo. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Török portai követ-költség Bethlen Gábor idejében. (1863)
- A magyar őstörténelem forrásai és irodalma. (1876)
- Debreczen művelődéstörténeti múltja és jelene. (1884)
- A debreceni színészet vázlatos története. 1798–1898. (1898)
- A lőcsei új könyvtár. (1906)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Debrecen

