Kálmán Harsányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Harsányi
Portreto en 1902
Portreto en 1902
Persona informo
Naskonomo Hlavács Kálmán
Naskiĝo 11-an de decembro 1876 (1876-12-11)
en Mezőkövesd
Morto 31-an de majo 1929 (1929-05-31) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • theatre critic • dramaturgo vd
Laborkampo literaturopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kálmán Harsányi [harŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Harsányi Kálmán estis hungara poeto, verkisto, kritikisto, membro de Societo Petőfi (1909).

Kálmán Harsányi naskiĝis kiel Hlavács Kálmán la 11-an de decembro 1976 en Mezőkövesd. Li mortis la 31-an de majo 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Harsányi ne finlernis universitaton en Budapeŝto, sed li eklaboris 1896. En 1902 li debutis poeto. En 1906 li edziĝis. Li finbatalis la 1-an mondomiliton. En 1921 li komencis verki kritikojn en gazeto. En 1923 lia unua teatraĵo estis prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto). Poste li ricevis premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • poemaroj:
    • A tölgyfalevél (Kverkofolio) (1902)
    • Költemények (Poemoj) (1902)
    • Új versek (Novaj poemoj) (1906)
  • teatraĵoj:
    • Ellák (1905), prezentita en 1923 - historia tragedio
    • Páter Benedek (1910) - dramo
  • aliaj verkoj:
  • Kristálynézők (1914) - romano
  • Színházi esték (Teatraj vesperoj) (1927) - teatra kritikaro
  • Harsányi Kálmán összegyűjtött munkái (Kolektitaj verkoj de Kálmán Harsányi)
  • tradukaĵoj de Maeterlinck, Calderón, William Shakespeare

Fontoj[redakti | redakti fonton]