Kálmán Latabár (1902 - 1970)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Latabár
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1902 (1902-11-24)
en Kecskemét
Morto 10-an de januaro 1970 (1970-01-10) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo diabeto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Árpád Latabár (1878 - 1951)
Frat(in)o Árpád Latabár (1903 - 1961)
Infano Kálmán Latabár (1938 - 2000)
Parencoj Kálmán Árpád Latabár
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kálmán Latabár, hungare Latabár Kálmán, Esperante Kolomano Latabár estis hungara aktoro. Lia populara nomo estis Latyi [latji]. Li estis ankaŭ elstara dancisto kaj komikisto. Lia patro estis Árpád Latabár (1878), lia samnoma filo estis Kálmán Latabár (1938).

Memortabulo de Kálmán Latabár

Kálmán Latabár naskiĝis la 24-an de novembro 1902, Kecskemét - mortis la 11-an de januaro 1970, Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Latabár devenis el juda familio. Liaj prauloj kaj ido estis ankaŭ aktoroj. Li frekventis gimnazion en Esztergom, aktoran lernejon en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en 1922. Inter 19271933 kune kun lia frato ili eksterlande faris spektaklojn. En 1937 li edziĝis. Ekde 1945 ĝis la morto li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto). Li ricevis premion Kossuth en 1950, krome li ricevis ankaŭ 2 aliajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Budapeŝto kaj Kecskemét

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1936-1969, ekzemple Egy bolond százat csinál (Unu stultulo faras centon), 1942; Egy szoknya, egy nadrág (Unu jupo, unu pantalono); Latabár Kálmán-est (Plena programo pri Latabár en la televizio), 1968
  • diversaj operetoj, ekzemple Imre Kálmán: A Csárdáskirálynő (Reĝino de la ĉardaŝo), Marica grófnő (Grafino Marica)

Fontoj[redakti | redakti fonton]